Mörel-Filet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pfäwi)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mörel
Mörel-Filet
Blazono de Mörel-Filet
Blazono de Mörel-Filet
Blazono de Mörel-Filet
Mörel-Filet
Mörel-Filet
Mörel
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Orienta Rarono
Koordinatoj  46° 21′ 25″ N 8° 2′ 53″ O / 46.35694 °N, 8.04806 °O / 46.35694; 8.04806 (mapo)Koordinatoj: 46° 21′ 25″ N 8° 2′ 53″ O / 46.35694 °N, 8.04806 °O / 46.35694; 8.04806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 679
Areo 8,44 km²
Alteco 746 m super marnivelo
Poŝtkodo 3983
Komunumkodo 6203
Mapo de Mörel-Filet
Mapo de Mörel-Filet
Situa mapo de Mörel-Filet
vdr

Mörel-Filet estas komunumo en la distrikto Orienta Rarono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 679 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mörel-Filet situas en Supra Valezo ĉe la bordo de la rivero Rodano, proksimume 10 kilometrojn nordoriente de Brigo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Mörel situanta nordokcidente de la rivero kaj Filet sudoriente de la rivero, al kiu lasta apartenas la setlejoj Pfäwi, Breiten kaj Halte.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,44 km², de kiuj 43,7% estas kovritaj de arbaro, 24,9% servas por agrikulturo kaj 6,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mörel-Filet limas en nordo al Betten, en nordnordoriento al Grengiols, en oriento al Bister, en sudo kaj sudokcidento al Termen, kaj en nordokcidento al Riederalp.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Mörel-Filet pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Brigo trans Furko-Pasejo al Andermatt. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la mallarĝspura dentoradofervojo de Zermatt al Sankt-Maŭrico en Grizono. De Mörel du aertelferoj kondukas al Riederalp.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mörel-Filet estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2009 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Mörel kaj Filet.

La unua dokumenta mencio de Mörel datiĝas el la jaro 1203 kiel Morgi. Dum mezepoko Mörel estis grafolando, kiu ek de la 11-a jarcento apartenis al Savojo. En la jaro [1224]] la feŭdo fariĝis havaĵo de la episkopo de Siono. En 1798 post la Helveta Revolucio Mörel estis dividita, sed en 1802 ĝi estis restarigita kaj fariĝis en 1987 post la divido de la Distrikto Rarono ĉefloko de la Distrikto Orienta Rarono.[3]

La unua dokumenta mencio de Filet datiĝas el la jaro 1374 kiel Gifris.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]