Pfaffnau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pfaffnau
Blazono de Pfaffnau
Monaĥejo Sankt-Urbano
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 13′ 40″ N 7° 53′ 58″ O / 47.22778 °N, 7.89944 °O / 47.22778; 7.89944 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 40″ N 7° 53′ 58″ O / 47.22778 °N, 7.89944 °O / 47.22778; 7.89944 (mapo)
Areo 17,57 km²
Alteco 507 m super marnivelo
Poŝtkodo 4915 Sankt Urbano
6264 Pfaffnau
Komunumkodo 1139
Mapo de Pfaffnau
vdr

Pri la komunumo

Pfaffnau (prononcu pfafnaŭ) estas komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 2122 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

La komunumo Pfaffnau situas ĉe la trikantona punkto de Argovio, Berno kaj Lucerno inter la valoj de Wigger en oriento kaj de Rot en okcidento. Ĝi konsistas el la du vilaĝoj Sankt-Urbano kaj Pfaffnau, kiuj estas disigitaj unu de la alia per du grandaj arbaraj teritorioj, nome Kühewald kaj Sagenwald. Krom la du vilaĝoj al la komunumo apartenas tuta aro da malgrandaj setlejoj kaj izolitaj bienoj.

Najbarja komunumoj

La komunumo Pfaffnau limas en nordokcidento al Murgenthal (AG), en nordoriento al Brittnau (AG), en oriento al Reiden, en sudoriento al la eksklavo Eppenwil/Erpolingen de la komunumo Grossdietwil, en sudo al Roggliswil, kiun ĝi fakte cirkaŭas kiel duonlumo de tri flankoj, en sudokcidento al Altbüron, en sudsudokcidento al Melchnau (BE), en okcidento al Langenthal (BE), kaj en nordnordokcidento al Roggwil (BE).

Trafiko

Sankt-Urbano disponas pri haltejo ĉe la mallarĝŝpura trama fervojo de Melchnau al Langenthal. De Zofingo trafikas buslinio tra Sankt-Urbano al Pfaffnau, kaj ekzistas ankaŭ buslinio de Sankt-Urbano tra Altbüron al Zell.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Reiden al Langenthal. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas oriente en distanco de proksimume 5 kilometroj de la vilaĝocentro de Pfaffnau en Reiden.

Historio

La unua dokumenta mencio de Pfaffnau datiĝas el la jaro 893 kiel Fafanhaa.

Dum mezepoko en Pfaffnau regis la Habsburgoj. La komunumo apartenis al ties Grafejo Willisau. La malaltan jurisdikcion ekzercis la Senjoroj de Pfaffnau kaj poste la Monaĥejo Sankt-Urbano. En la jaro 1375 la soldistoj de la duko Enguerrands la 4-a de Coucy rabbruligis la vilaĝon Pfaffnau kaj la Monaĥejon Sankt-Urbano.

En la jaro 1407 la urbo Lucerno aĉetis la Grafejon Willisau, kiu tiam fariĝis Lucerna voktejo. En la jaro 1798 eksplodis al Helveta Revolucio. Dum la kvin jaroj de la Helveta Respubliko la komunumo Pfaffnau apartenis al la helveta distrikto Altishofen. Per la restaŭracio de la jaro 1803 Pfaffnau estis atribuita la la nova distrikto Willisau de Kantono Lucerno.

Monaĥejo Sankt-Urbano

Monaĥejo Sankt-Urbano

La Monaĥejo Sankt-Urbano estas iama cisterciana abatejo en la samnoma vilaĝo de la komunumo Pfaffnau. Ĝi estis fondita en la jaro 1194 de monaĥoj de la alzaca Abatejo Lützel. Ĝian hodiaŭan aspekton la konstruaĵo ricevis komence de la 18-a jarcento sub la gvido de la aŭstria arkitekto Franz Beer. La monaĥeja preĝejo, kiu estis konstruita inter 1711 ĝis 1715 esta unu el la plej impresaj barokaj konstruaĵoj de Svislando. Ĉefa vidindaĵo estas la korusseĝaro konstruita inter 1700 ĝis 1707. Post la fermo de la monaĥejo en la jaro 1848 la registraro de Kantono Lucerno vendis la korusseĝaron por pagi la militŝuldojn al la venkintoj de la Apartfederacio-Milito. Nur en la 20-a jarcento la korusseĝaro povis esti reaĉetita kaj remetita en la preĝejon. En la iama monaĥejo en la jaro 1873 estis malfermita psikiatria kliniko, kiu ankoraŭ hodiaŭ ekzistas.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto

Bildoj