Pfenigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pfenigo (mallongigo Pf., signo ₰) estas monera valoro. La deveno de la vorto estas necerta. Ĝi eble havas la saman devenon kiel la angla penco kaj ambaŭ baziĝas sur la latina nocio pondus = pezo.

Mezepoko

Karolo la Granda deklaris en la t.n. Karolinga monpiedo, ke oni devas pregi el unu pundo da arĝento 240 monerojn, kiuj devas estis nomataj pfenigo aŭ denaro. Tiu ĉi klarigas la malnovan mallongigon "d", kiu estis uzata ĝis 1971 en Britio por la "malnova" penco. La pfenigo havis ĉ. 1,3g ĝis 2g purenhavon. Ĝis komenco de la 13-a jarcento, pfenigo havas grandan aĉetpovon, pro tiu oni nomis tiun epokon kiel "pfenig-tempo"n.

Novepoko

La germana imperio enkondukis en 1873 la monunuon ormarko kaj unu el tio estis dividita je 100 pfenigoj.

La lasta kaj plej eta germana pfenigo havis kuprokoloron, unuflanke kun nombro 1, aliflanke kun kverka foliaro. Ĝi konsistis el ŝtalo kaj estis kovrita per kupro.