Pfäfers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pfäfers
Blazono de Pfäfers
Pfäfers
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Sarganslando
Koordinatoj  46° 59′ 0″ N 9° 30′ 0″ O / 46.98333 °N, 9.50000 °O / 46.98333; 9.50000 (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 0″ N 9° 30′ 0″ O / 46.98333 °N, 9.50000 °O / 46.98333; 9.50000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1578
Areo 128,53 km²
Alteco 840 m super marnivelo
Poŝtkodo 7312
Komunumkodo 3294
Mapo de Pfäfers
vdr

Pfäfers estas komunumo en la elektodistrikto Sarganslando, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1478 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pfäfers situas ĉe la bordo de la rivero Tamina kaj estas la plej suda komunumo de Kantono Sankt-Galo. Ĝia areo praktike kongruas kun la tuta Tamina-Valo. Ĝia plej alta punktoj estas la montoj Ringelspitz kun alteco de 3247 m s.m. kaj Piz Sardona kun alteco de 3056 m s.m., kie naskiĝas la Sardona-Glaĉero, el kiu fontas Calfeis, fontrivero de Tamina. La komunumo kosistas el la municipoj Pfäfers, Sankt-Margrethenberg, Vadura, Valens, Vasön kaj Vättis.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Pro la montara situa, la trafiksituo de la diversaj municipoj estas malsama. Inter Valens kaj la ceteraj municipoj la vojo kondukas tra Bad Ragaz, ĉar mankas ĝis hodiaŭ ponto trans la ravino de Tamina. La diversaj municipoj atingeblas per poŝtaŭtobusoj ek de Bad Ragaz.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la Tamina-Valo jam vivis homoj en la frua ŝtonepoko. En la kaverno Drachenloch [Dragontruo] supre de Vättis oni trovis ŝtonlaborilojn de kavernloĝantoj kaj ursostoj, kies aĝon oni taksis proksimume 50000 jarojn. Parte de la trovaĵoj videblas en la loka muzeo de Vättis.

Sian signifon la komunumo Pfäfers akiris per la fondo de la benediktana abatejo en la unua duono de la 8-a jarcneto. Ĝi ekzistis dum pli ol mil jaroj kaj estis malfondita en la jaro 1838. Ek de 1847 la konstruaĵoj de la iama monaĥejo servas kiel psikiatra kliniko.

En la 14-a jarcento en la Calfeisen-Valo setlis valsanoj. Ankoraŭ hodiau oni povas viziti la setlejon Sankt-Martino kaj la valzan domon sur la alppaŝtejo Ebni.

Ĉirkaŭ en la jaro 1240 oni malkovris la termfonton en la Tavina-Ravino. Oni malsuprenlasis la malsanulojn, kiuj banis en la saniga akvo, per ŝnuregoj en la profundan ravinon. En la jaro 1630 oni konstruis bandomon ĉe la elirejo de la ravino, kiu estis grandigita en la 18-a jarcento. En la jaro 1840 estis konstruita la strato al Bad Ragaz, kaj iom post iom la kuracaktivecoj estis transigitaj tien. Hodiaŭ troviĝas en la banejo Pfäfers, kiu estas la plej malnova baroka banejkonstruaĵo de Svislando, restoracio kaj muzeo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomie gravaj eventoj de la 20-a jarcento por Pfäfers estis la malfermo de la kliniko Valens en la jaro 1970 kaj de la Elektrejoj Sarganslando [Kraftwerke Sarganserland AG] en la jaro 1975, kiuj funkciigas pumpakumul-elektrocentralon, al kiu apartenas la baraĵlago Gigerwald kaj la kompensbazeno kun la centralo en Mapragg. Ambaŭ entreprenoj estas gravaj dungantoj por la loĝantaro de la regiono.

La alia grava enspezfonto krom la lakta alppaŝtado estas nature la turismo.

Monda naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

Pfäfers apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]