Philip Boit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philip Boit
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1971 (1971-12-12) (52-jaraĝa)
en Eldoret
Lingvoj angla
Ŝtataneco Kenjo
Okupo
Okupo skikuristo • atleto
vdr

Philip Kimely BOIT (kelkfoje ankaŭ Phillip) (12-an de decembro 1971 en Eldoret, Kenjo) estas la plej konata kenja skilong-kuristo kaj plurfoja olimpika partoprenanto.

Philip Boit en 2011

Boit plenkreskis en la kenja urbego Eldoret. Lian trejnadon por skikurado pagis la firmao Nike, Boit trejnadis en 1996 en Finnlando.

Ĉe lia unua Vintra Olimpiko en 1998 en Nagano, li iĝis 92-a el 92 sur la 10-kilometra distanco. Li sukcese atingis la celon kaj tie atendis lin la olimpia venkanto Bjørn Dæhlie 20 minutojn por gratuli kaj kuraĝigi lin. Ilin interligas eĉ hodiaŭ amikeco, kaj Philip Boit nomumis eĉ sian filon Daehlie Boit.

Danke al la olimpiko, li ricevis reklamkontraktojn kaj oni invitis lin al parolspektakloj. Li partoprenis en 1999 kiel unua afrikano en la Norda skiĉampionado.

Li partoprenis en la Vintra Olimpiko de 2002 jam kun ambicio: li volis esti ne la lasta. Li estis 64-a en sprinto kaj tiel postlasis 5 konkursantojn. Ĉe la lia tria Vintra Olimpiko de 2006 en Torino, li estis flagoportanto de la kenja olimpika grupo kaj samtempe ties sola membro. Lia celo estis tiufoje esti pli bona ol aliaj konkursantoj el varmaj lando. Tio ne szukcesis, ĉar en la 15-kilometra longkuro li atingis nur la 92-an lokon, dum Robel Zemichael Teklemariam el Etiopio la 84-an kaj Seyed Mojtaba Mirhashemi el Irano la 91-an.

Pluaj olimpiaj stranguloj[redakti | redakti fonton]