Philip Massinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philip Massinger
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1583 (1583-01-01)
en Salisbury
Morto 17-an de marto 1640 (1640-03-17) (57-jaraĝa)
en Londono
Tombo Southwark Cathedral vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater St Alban Hall vd
Familio
Patro Arthur Massinger vd
Profesio
Okupo dramaturgoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Philip MASSINGER (n. 1583, m. la 17-an de marto 1640) estis angla dramisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis ĉe Salisbury kaj estis filo de senjoro. En 1602 li eniris la Universitaton de Oksfordo, sed finis siajn tieajn studojn sendiplome en 1606, eble ĉar li iĝis romkatoliko: romkatolikoj ne rajtis diplomiĝi. Li iris al Londono kie li komencis verki teatraĵojn, sed la unua verko de kiu oni certas ke li estis la sola aŭtoro ensceniĝis nur en 1621. Kiel kutimis tiuepoke, li ofte kunlaboris kun aliaj dramistoj, inter kiuj estis John Fletcher, Francis Beaumont, Thomas Dekker, Ben Jonson, Thomas Middleton, William Rowley kaj George Chapman.

Li entombiĝis en la nuna katedralo de Southwark.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Liaj teatraĵoj notindas pro sia morala etoso. Estis proksimume 40 teatraĵoj kiujn li verkis aŭ al kiuj li kontribuis. Liaj ĉefaj verkoj estis:

  • A New Way to Pay Old Debts (Nova Rimedo Pagi Malnovajn Ŝuldojn, komedio, ĉirkaŭ 1625)
  • The Roman Actor (La Roma Aktoro, tragedio, 1626)
  • The City Madam (La Urba Putino, komedio, 1632)