Philip Roth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Philip ROTH (Filip Rot) (naskiĝinta la 19-an de marto 1933) estas usona romanverkisto.

Roth laboras kiel verkisto ekde la malfruaj 1950-aj jaroj, kaj tre sukcese publikigis romanojn, rakontojn kaj eseojn. Lia juda heredaĵo kaj liaj spertoj kun pluraj edziĝoj influas liajn verkojn. Tamen Roth ne estas tipe juda verkisto, sed pritraktas la tutan usonan socion.

Biografiaj donitaĵoj

  • 1933, 19a de marto: Naskiĝas en Newark (Nov-Ĵerzejo)
  • 1950/1951: Studas ĉe la universitato Rutgers (Rutgers University)
  • 1954: Diplomiĝas pri la angla literaturo ĉe la universitato Bucknell en Lewisburg.
  • 1955: Doktoriĝas en Ĉikago
  • 1955/1956: Servas en la armeo
  • 1956 - 1958: Instruas anglan literaturon ĉe la universitato de Ĉikago
  • 1959/1960: Stipendulo de la Fondaĵo Guggenheim
  • 1960: Nacia Libropremio (National Book Award) por "Goodbye Columbus" ("Ĝis revido, Kolumbo")
  • 1960 - 1962: Instruas verkadon ĉe le universitato de Iovao
  • 1962 - 1980: Subvenciita verkisto ĉe la Universitato Princeton kaj la universitato de Pennsylvania
  • de 1989: Instruas verkadon ĉe la universitato Hunter (Hunter College) en Novjorko
  • 1993: Premio Faulkner por "Operation Shylock" ("Operacio Ŝajlok")
  • 1995: Nacia Libropremio (National Book Award) por "Sabbath's Theatre" ("La teatro de Sabato")
  • 1998: Premio Pulitzer por "American Pastoral" ("Amerika Idilio")
  • 2001: Premio Faulkner por "The Human Stain" ("La makulo de homeco")
  • 2007: Premio Faulkner por "Everyman" ("Ĉiu Ajn")
  • 2011: Man Booker International Prize

Verkoj

  • 1959: Goodgye Columbus (Ĝis revido, Kolumbo)
  • 1962: Letting go (Lasu ĝin)
  • 1967: When she was good (Kiam ŝi estis bona)
  • 1969: Portnoys complaint (Portnoj plendas)
  • 1971: Our gang starring Tricky and his friends (Nia bando. La rakonto pri Tricky kaj liaj amikoj)
  • 1972: The breast (La mamo)
  • 1973: The great american novel (La granda amerika romano)
  • 1974: My life as a man (Mia vivo kiel viro)
  • 1975: Reading myself and others (Legante la verkojn de mi kaj de aliaj - eseoj)
  • 1977: The professor of desire (La profesoro de dezirego)
  • 1979 - 1985: La serio pri Zuckerman
    • 1979: The ghostwriter (La komisia verkisto)
    • 1981: Zuckerman unbound (Zuckerman liberigita)
    • 1983: The anatomy lesson (La leciono pri anatomio)
    • 1985: Epilogo: The Prague Orgy (La praga orgio)
  • 1987: The counterlife (La kontraŭa vivo)
  • 1988: The facts. A novelist's autobiography (La faktoj. Membiografio de romanverkisto)
  • 1991: Patrimony. A true story (Heredaĵo. Vera rakonto)
  • 1993: Deception (Trompo)
  • 1993: Operation Shylock (Operacio Ŝajlok)
  • 1995: Sabbath's theatre (La teatro de Sabato)
  • 1997 - 2000: La amerika serio
    • 1997: American pastoral (Amerika Idilio)
    • 1998: Married a comunist (Edziĝita al komunisto)
    • 2000: The human stain (La makulo de homeco)
  • 2001: The dying animal (La mortanto besto)
  • 2001: Shop talk (Interparoloj kun geverkistoj)
  • 2004: The plot against America (Konspiro kontraŭ Ameriko)
  • 2006: Everyman (Ĉiu Ajn)
  • 2007: Exit Ghost (La spirito foriras)
  • 2008: Indignation (Indigno)