Philip Zimmermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philip Zimmermann

Komputiko > Komputikistoj > Phil ZIMMERMAN < Ĉifrado


Phil ZIMMERMANN [ZI-mer-man] (n. 12-a de februaro 1954) estas usona komputikisto de MIT, kiu inventis la ĉifran sistemon PGP en 1991. Zimmermann deziris -- do verkis (kaj preskaŭ perdis sian domon pro manko de mono) -- rapidan sed fortikan ĉifron por retanoj.

PGP donas al ĉiu retano ĉifron kies fortikeco timigas la usonan registaron, kiu volas spioni transliman komunikadon. Por eviti la regon kaj subpremon de la registaro, Zimmermann devis doni la fontokodon de PGP sekrete al TTT-ejo en Novzelando. Zimmermann ne estis naiva pri la usona registaro, ĉar liaj pasintaj manifestacioj kontraŭ nuklea teknologio instruis al li pri la severeco kaj suspektemo de la usona registaro.

La registaro foje minacis malliberigi Zimmermannon, sed tio neniam efektive okazis.