Philipp Clüver

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philipp Clüver
Persona informo
Naskiĝo 1580
en Gdańsk
Morto 31-an de decembro 1622 (1622-12-31)
en Leiden
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Lejdeno vd
Familio
Patro Philipp Klüwer vd
Profesio
Okupo geografohistoriisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Leiden vd
Aktiva dum 1600–1622 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Philipp CLÜVER (ofte latinigita kiel Philippus Cluverius; naskiĝis en 1580 en Dancigo; mortis la 31-an de decembro 1622 en Leiden, Nederlando) estis germana geografo kaj historiisto, kiu forte kontribuis al la revivigo de la terscienco en Eŭropo, kaj estas rigardata kiel la fondinto de la historia geografio.

En 1615 Clüver ekloĝis en Leiden, kie li estis dungita kiel geographus academicus dum la postaj jaroj. Lia aliro al geografio estis tra historio kaj la klasikaj aŭtoroj. Unu el lia plej grava verko estas la Introductio in Universam Geographiam (Enkonduko en la universala geografio) de 1624. La unua de ses volumoj temas ĝenerale pri la Tero, sed konata li estas pro la lastaj kvin volumoj. Ili enhavas mallongajn priskribojn de landoj, fokusantaj sur homa kaj historia perspektivoj. La Introductio restis ĝis la mezo de la 18-a jarcento gvida referenc-verko de geografio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Germania Antiqua (1616)
  • Siciliae Antiquae libri duo (1619)
  • Sardinia et Corsica Antiqua (1619)
  • Italia Antiqua (1624, postmorte)
  • Introductio in Universam Geographiam (1629)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵoj el Germania antiqua (1616)