Philipp Jakob Cretzschmar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philipp Jakob Cretzschmar
Persona informo
Philipp Jakob Cretzschmar
Naskiĝo 11-an de junio 1786 (1786-06-11)
en Sulzbach (Taunus)
Morto 4-an de majo 1845 (1845-05-04) (58-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Tombo Frankfurt Main Cemetery vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Duklando Nassau vd
Alma mater Universitato de WürzburgUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Profesio
Okupo ornitologo • zoologokuracisto vd
Laborkampo zoologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Philipp Jakob CRETZSCHMAR (11-a de junio 1786 – 4-a de majo 1845) estis germana kuracisto.

Cretzschmar naskiĝis ĉe Sulzbach kaj studis medicinon ĉe la Universitato Würzburg. Li instruis anatomion kaj zoologion ĉe la Senckenberg Kuracinstituto de Frankfurto.

Cretzschmar estis fondinto kaj dua direktoro de la Senckenberga Naturahistoria Societo en 1817. Unu el la fondintaj membroj de la societo estis Eduard Rüppell, kaj ambaŭ kunlaboris por publiki la rezultojn de la esploroj de Rüppell en Afriko. La "Atlas of Rüppell's Travels in Northern Africa" (1826–30) inkludis ornitologian fakon de Cretzschmar priskribanta ĉirkaŭ tridek novajn speciojn, kiaj la Mejera psitako, la Nubia otido, la Goliata ardeo, la Skotocerko kaj la Rustemberizo.