Philipp Otto Runge
Philipp Otto RUNGE (n. la 23-an de julio 1777 - m. la 2-an de decembro 1810) estis romantikista germana pentristo kaj desegnisto. Kvankam li komencis sian artan karieron sufiĉe maljunaĝe kaj mortis frue, li estas rigardita kiel la dua plej grava germana romantikista pentristo post Caspar David Friedrich. Li loĝis en Hamburgo dum la plej granda parto de sia vivo.
Runge estis mistikema kaj panteista : li en siaj verkoj provis esprimi la harmonion de la universo per simbolaj koloroj, formoj kaj numeroj. Li ankaŭ verkis poezion.
Kelkaj verkoj
-
La infanoj Hunselbeck
-
Mateno
-
Kolorsfero