Philipp Rösler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philipp Rösler
germana politikisto
Persona informo
Philipp Rösler
Naskiĝo 24-an de februaro 1973 (1973-02-24) (51-jaraĝa)
en Khánh Hưng
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Medicina Altlernejo Hanovro vd
Partio Libera Demokrata Partio vd
Subskribo Philipp Rösler
Profesio
Okupo politikistokuracisto • armea kuracisto vd
Laborkampo korĥirurgio vd
Aktiva en BerlinoHanovro vd
En TTT Oficiala retejo vd
ministro pri sano
Dum 2009–2011
ministro pri ekonomio kaj teknologio
Dum 2011–2013
partiestro de FPD
Dum 20112013
Antaŭulo Guido Westerwelle
Sekvanto Christian Lindner
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Philipp RÖSLER [filip resla] estis germana politikisto. De 2009 ĝis 2011 li estis ministro pri sano kaj de majo 2011 ĝis decembro 2013 ministro pri ekonomio kaj teknologio en la ministraro dua de Angela Merkel, kaj partiestro de la liberalisma partio FDP.

Philipp Rösler (2013)

Philipp Rösler naskiĝis la  24-an de februaro 1973(nun 1973-02-24) en Khánh Hưng (nuna nomo Sóc Trăng), Vjetnamio, do nun estas 51-jara. Li estis orfo kaŭze de la vjetnama milito kaj en aĝo de naŭ monatoj venis al Germanio, kie familio jam havinta du filinojn adoptis lin. Li kreskis en Hamburgo, Bückeburg kaj Hanovro, post la lernejaj jaroj studis medicinon kaj doktoriĝis.

Inter februaro kaj oktobro 2009 li estis ministro pri ekonomio, laboro kaj trafiko en la regiona registaro de la germania federacia lando Malsupra Saksio, kaj rezulte de la parlamenta baloto en Germanio 2009 ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro estas ministro pri sano en la federacia registaro de Germanio. Li reprezentas la liberalisman partion FDP, unu el tri partioj kiuj kune konsistigis la registaran koalicion. Ekde 1992 li estas membro de tiu partio, ekde marto 2006 estas prezidanto de la partia landa sekcio en la federacia lando Malsupra Saksio, kaj kiel supre menciite ekde majo 2011 ankaŭ tutlanda prezidanto de sia partio.