Philipp Wilhelm von Boineburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philipp Wilhelm von Boineburg
majenca guberniestro en Erfurto
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1656 (1656-11-22)
en Majenco
Morto 23-an de februaro 1717 (1717-02-23) (60-jaraĝa)
en Erfurto
Religio katolika eklezio vd
Familio
Dinastio Boyneburg vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Philipp Wilhelm von BOINEBURG (naskiĝis la 21-an de novembro 1656 en Mainz, mortis la 24-an de februaro 1717 en Erfurto) estis diakono, diplomatiisto kaj majenca guberniestro en Erfurto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post mallonga studado en Strasburgo la restado de la junulo en Parizo sub la spirita gvidado de Gottfried Wilhelm Leibniz inter 1672-74 anstataŭis la normalan studrondvojaĝadon. En 1683 li iĝis diakono, poste li tamen restis profesie en neklerikalaj sferoj. Post la akiro de la digneco esti imperiestra ĉambristo (1690), li iĝis en 1691 Regna kortegkonsilisto (ĝis 1695). Ties pluan karieron al la vickanceliero de la Regno malhelpis lia imperiestra moŝto mem.

Regado en Erfurto[redakti | redakti fonton]

Post pluraj servoj kiel diplomatiisto li nomumitis en 1702 majenca guberniestro en Erfurto. Tie li tre bonfare kaj prospere agadis. Post la pestepidemio de 1683 (kiu mortigis ĉ. 60 % de la loĝantaro) li reformis la administradon, iniciatis la revivigon de komercado kaj metidado. Vane li klopodis fondi akademion laŭ pariza modelo. Ĉe la Universitato de Erfurto li kiel profesoro establigis novajn katedrojn pri historio kaj morala filozofio. Krome li konstruigis la Novan pesilejon ĉe Anger kaj la Guberniestrejon.

En 1705 li iĝis rektoro universitata. Al ĝi li donacis la riĉan bibliotekon de sia patro Johann Christian von Boineburg. Por tio li konstruigis apartan ejon en la urbokvartalo Brühl; post fajrego en 1899 konservitis almenaŭ la bela portalo, kiu troviĝas hodiaŭ en la malantaŭo de la Collegium Maius.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christian Brodbeck: Philipp Wilhelm Reichsgraf zu Boineburg, Kurmainzischer Statthalter zu Erfurt (1656–1717): Zugleich ein Beitrag zur Geschichte der Stadt Erfurt, Jena 1927

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]