Philippe Cousson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Philippe COUSSON (naskiĝis en 1953 en Poitiers) estas franca esperantisto.

Laŭ profesio, li estas altlerneja bibliotekisto. Li estas membro de la Franca Reformita Eklezio, en kiu li aktivas kiel predikisto.

Esperanton li lernis en 1970. En 1987, li fondis la gazeton Evangeliaj Kajeroj, kiun li redaktis ĝis ĝia lasta numero en 1996. Krome li estis redaktoro de Dia Regno (1989-2004). En 2004, li elektiĝis prezidanto de KELI.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]