Por la municipaj balotoj de Montpelleir en 2014, Philippe Saurel sin prezentas kiel la « kontraŭsistema » kandidato. Li estas la dua en la unuavica baloto malantaŭ la oficiala kandidato de la Unuiĝo de la Maldekstro Jean-Pierre Moure, urbestro de Cournonsec kaj prezidanto de la Aglomeraĵo, venkinta en kandidatelekta baloto. En la dua balotvico, li trudiĝas kun 37,54 % de la voĉoj[1], antaŭ la listo de Jean-Pierre Moure, kiu gajnis nur 27,40 % da voĉoj.
Aliĝante 48 horojn antaŭ la dua balotvico, Hélène Mandroux donis baton al Jean-Pierre Moure, kvankam ŝi subtenis lin en la unua balotvico[2].
2001 : elektita urba konsiliano sur la listo gvidita de Georges Frêche.
2001-2004 : adjunkto al la urbestro komisiita pri solidareco kaj CCAS (Komunuma Centro pri Sociala Agado), vicprezidanto de la komisiono pri solidareco, vicprezidanto de CCAS de Montpellier, vicprezidanto de CHU (Universitata Hospitala Centro).
2004 : adjunkto al la urbestro komisiita pri solidareco ĉe Hélène Mandroux fariĝinta urbestro post la elekto de Georges Frêche al la regiono.
2005-2008 : adjunkto al la urbestro, komisiita pri urboplanado, vicprezidanto d ela urboplana komisiono.
2008 : elektita urba konsiliano sur la listo gvidita de Hélène Mandroux, responsanto pri urboplanado, urba projekto, konservita sektoro kaj historia heredaĵo de la urbo, daŭriva organizado.
2011 : adjunkto de la urbestro de Montpellier Hélène Mandroux, komisiita pri kulturo kaj kultura heredaĵo.