Strikoturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Philortyx)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Strikoturno
Strikoturno
Strikoturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Philortyx
Specio: Ph. fasciatus
Philortyx fasciatus
(Gould, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Strikoturno (Philortyx fasciatus) estas specio de birdo de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj. Ĝi estas la ununura specio de sia genro (monotipa) kaj troviĝas kiel endemio nur en Meksiko.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj, altaltituda arbustaro, kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Ĝi estas iom pli malgranda ol la Virginia koturno. Ĝi facile distingeblas el aliaj similaj specioj pro tre malhelbruna kaj rigida kresto kiu eliras el ruĝecbruna frunto: la vizaĝo estas grizbruna kaj tre kontrasta kun la blanka gorĝareo. La supra brusto estas helbruna kun tre markata horizontala strieco, kiu iĝas eĉ multe pli markata en la resto de subaj partoj kun nigraj horizontalaj strioj sur blanka fono: en flankoj la nigraj strioj plilarĝiĝas kaj estas pli markataj, dum en la centro de la brusto inverse kaj la blanka koloro hegemonias. La beko estas malhelgriza kaj tre dika baze.

Ĝi estas kaŝema specio, rapida fluganta birdo kiu tendencas eksplodi el oniaj piedoj, foje en aroj de 20 al 30 individuoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]