Fragmacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Phragmacia)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fragmacio
Fragmacio
Fragmacio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Phragmacia
Specio: 'Ph. substriata'
Phragmacia substriata
(Smith, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La FragmacioBlankabrusta fragmacio estas malgranda paserina birdo de la familio de Cistikoledoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Phragmacia kaj estis iam lokita en la genro Prinia, sed oni trovis ĝin sufiĉe distinga por meriti propran genron. Tiu cistikoledo estas loĝanta reproduktulo en okcidenta Sudafriko kaj plej suda Namibio.

Ĝi estas specio endemia de la regiono de karuo de akacioj, en densa arbustaro aŭ dornarbustaro en sekaj riverujoj kaj kareksejoj ĉe riveroj kaj akvorezervujoj. Ankaŭ ĉe fruktoĝardenoj kaj ĉe irigaciaj kanaloj aŭ ĝardenoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Fragmacio estas 12-13 cm longa, kun mallongaj rondoformaj flugiloj, longa vosto, fortaj kruroj kaj mallonga rekta nigra beko. La kapo havas blankecan superokulan strizonon kaj supraj partoj estas tre brunaj kun ruĝecbrunaj flugiloj. Gorĝo, subvizaĝo kaj ventro estas blankecaj sen strieco kaj la brusto estas blanka kun fajna vertikala strieco. La subaj flankoj estas sablokoloraj. La longa bruna vosto estas tipe levata. La piedoj kaj kruroj estas rozbrunecaj, kaj la iriso estas tre bruna. Ambaŭ seksoj estas identaj, sed junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj.

La alvoko de tiu specio estas altatona triiip-triip-trrrrrr.

La Fragmacio povas esti konfuzata nur kun la Karua prinio, sed tiu specio havas pli mallongan voston, pli senkoloran brunan dorson kaj sablokolorajn pintojn en subvosto.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La nesto estas profunda, malferma taso konstruita el seka herbo, eroj de tifao (Typha capensis) folioj kaj radikoj, kovrita per mildaj plumoj, molaj semoj kaj radiketoj. Ĝi estas tipe lokata en herbotufo, arbusto, junkejo aŭ riverrubejo ĉe riverbordo; la ekstero de la nesto estas ofte kamuflita per arboŝelo, likenoj, bastonetoj kaj mortaj folioj. Nestosezono estas el aŭgusto al aprilo. La ino demetas 2-4 ovojn, kiuj estas kovataj dum ĉirkaŭ 16 tagoj. Oni scias malmulte pri idozorgado, nur ke tiuj restas en la nesto dum ĉirkaŭ 15 tagoj.

La Fragmacio estas kutime vidata en paroj aŭ malgrandaj grupoj, tipe malalte en arbusto, manĝanta malgrandajn insektojn, havante la voston levata.

Konservadostatuso[redakti | redakti fonton]

Tiu komuna specio havas grandan teritorion, kun ĉirkaŭkalkulata etendo de 380,000 km². Oni supozas, ke ankaŭ la populacio estas granda kaj ke la specio ne alproksimiĝas al sojloj de la kriterioj por malpliiĝo fare de la IUCN Ruĝa Listo kaj pro tio ĝi estas konsiderata kiel Malplej Zorgiga.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Nguembock B.; Fjeldsa J.; Tillier A.; Pasquet E. (2007): A phylogeny for the Cisticolidae (Aves: Passeriformes) based on nuclear and mitochondrial DNA sequence data, and a re-interpretation of a unique nest-building specialization. Molecular Phylogenetics and Evolution 42: 272-286.