Piĉismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piĉismo
emblemo de la grupo
emblemo de la grupo
Bazaj informoj
Ĝenroj Punko
Aktivaj jaroj 1993 - 2007
vdr

Piĉismo estis esperantokora punka bando kiu koncertis inter 1993 kaj 2007.

Debuto[redakti | redakti fonton]

La unua esperantokora bando aperis januare 1993 en Cjurupinsk (urbo ekde 2016 denove nomata Oleŝki, en suda Ukrainio) pere de Glebo Malica (bleko & ideologio) kaj Malthus (gitaro). Post monato venis Taraseviĉ (alia gitaro). Julie samjare la bando jam ludis la 1an gigon en la Verda Teatro (Ĥersono), helpe de Miŝa (baso) kaj Kela (drumaro). Poste venis konstantaj ritmosekciuloj: la basisto Dima kaj la drumisto Leks. Do la 20.10.1993 t.n. "klasika anaro" registris la unuan punkan/hardkoran demon "Subita Merdo"[1] en la studio de Ĥersona kulturpalaco de tekstistoj (sonreĝisoris Valentin Manjakin). La sekvan jaron Piĉismo partoprenis ege sukcese du gigojn en Ĥersono kaj la festivalon "Juna Ondo '94" en Eŭpatorio (Krimeo), kio kaŭzis la infekton de "stela malsano" kaj sekve disfalon del' "klasika anaro" somere 1995.

1995[redakti | redakti fonton]

Julie 1995 en najbara urbeto Hola Pristanj, Glebo komune kun Kublaj-Ĥan (baso) kaj loka brua kanabimproviza bando Hurry Scurry (Brumkatakamakaĥ - voĉo, gitaro, moog, kaj Granbuslevar - drumoj) registris 4 kanabkorajn/verdmetalajn demojn en diversaj aŭtonomaj planlingvoj: "Tamusig Ülcinik" (en Volapuko), "Instrukcio #!" (en esperanto), "Al Barikadi!" (en ido & intal) kaj "Volapüka'üm" (denove volapuko). Nova drumisto Gena venis al resto de la bando (Glebo & Malthus), sed, bedaŭrinde, en la dua anaro mankis konstanta basulo: partopreno de Ruslan, Snop kaj Loor'r estis tiom sporada kaj malgrava, ke Piĉismo rezulte rifuzis uzon de basgitaro. En la periodo de 1995/1996 Piĉismo partoprenis/kunorganizis 4 gigojn en Hola Pristanj: "Koncerto de laŭta muziko en nekomreneblaj lingvoj", "Koncerto de brumuziko", "10-jariĝo de Ĉernobilo" & "Kaostagoj", krome sukcesis ludi ankaŭ en Mikolajivo kaj Kievo. Post foriro de Malthus (aŭgusto 1996) kaj do disfalo de la dua anaro, en la sama ĥersona studio fare de Glebo & Gena estis miksita el diversaj koncertaj kaj improvizaj registraĵoj la nova albumo "Buĥtismo"[2] (februaro 1997). Tamen en majo 1998 same Glebo (bleko, violono) & Gena (certe drumaro) surminidiskigis ege etan brukoran dem-eton "Ĉiĉismo"[3] kun 2 kantetoj en esperanteto.

1997: " P.P.P."[redakti | redakti fonton]

La 3-a anaro aperis junie 1997 en Vilnius (Litovio), kiam Glebo kune kun Ugniukas (gitaro, baso) & Raĝo (drumaro) el fama litovlingva hardkora bando Invazija registris trian oficialan albumon de Piĉismo, do "P.P.P."[4]. Tuj aliĝis Darelis (baso) kun kiu oni registris diĝite la demon "Esperantocore"[5] en aŭgusto 1998. Ambaŭ albumoj kreiĝis en la Porno-Sound Studio, sonreĝisoro Kastetas. Krome estis partoprenataj du festivaloj: "Fete de la Musique '97" en Vilnius kaj "Totalny Rozpierdol Systemu '98" en Grodzisk Mazowiecki ĉe Varsovio (Pollando).

2000: Talonov Net[redakti | redakti fonton]

La 4a periodo komenciĝis en aŭgusto 2000 en Peterburgo (Rusio) pro kunlaborado kun frenezega totalbrua bando Talonov Net: Filipo, Griĉjo Frededrikson, Platonov, Anna & Tuuli. En hejmo de Griĉjo estis surbendigitaj demoj "Pened Balid Yohanesa"[6] (en Volapuko) kaj "toH, tlhIngan Hol DajatlhIaH 'e' DaneH'a'?"[7] (en klingona). Krome la projekto bruis en la gigo, dediĉita al 10-jariĝo de morto del' rok-stelulo Viktor Coj (Bazilinsula Junulara Centro)[8] kaj mem organizis vivan bruakcion en la artgalerio "Borej"[9].

2001: Hate to State[redakti | redakti fonton]

La 5a anaro konsistis el membroj del' punka/hardkora bando 451 (eksa Hate to State) el Minsko (Belorusio): Jana (voĉo), Maks (gitaro), Igorj (baso) kaj Paŝa (drumaro), kiu registris demon "Treko Stelala"[10] en esperanto, ido & klingon (12.04.2001) kaj ludis la 20.04.2001 en la klubo "4 Apelsina".

La 6a projekto 'stis realigita en Kuldiga (Latvio), pere de krustkora bando Hugo, kiu preparis unu esperanto-kanton kaj ludis ĝin dum la gigo en Saldus, sed, bedaŭrinde, ne sukcesis registri. Tamen Zvejnieks (blekulo del' Hugo) partoprenis kiel drumisto en surbendigado del' demo "Ni(m)FOmanio"[11] en kardasi, q~'u^pl! & lrahran. Glebo blekis, ludis analogan sintezilon "Aelita" kaj miksis la albumeton en hejmstudio de Krio de Morto (4.07.2001).

2002: "Bored Of The Conlangs" kaj "Babelo"[redakti | redakti fonton]

2002 jaro. Glebo revenis al Sankta Peterburgo, kie registris 2 bruajn demojn kun eks-membroj de Talonov Net, kiu alinomiĝis al Tea man with tea gum: "Bored Of The Conlangs"[12] (8 vomkoraj titoloj en oldelva, Glebo & Frededrikson, 22-23.07.2002) kaj "Babelo"[13] (la historio pri Babela turo el biblia Genezo en 33 planlingvoj: arkia (4.08.2002), blaaninain (8.06.2002), breathanach (4.07.2002), brithenig (9.07.2002), deviasew (29.06.2002), e-prime (4.05.2002), eklektu (7.06.2002), elet anta (9.07.2002), Esperanto (29.07.2002), gothic (1.06.2002), hani (9.05.2002), idrani (7.06.2002), Interlingua [IALA] (8.06.2002), jiVoqu (9.07.2002), kankonia (7.06.2002), kiffia (27.07.2002), Klingon (5.08.2002), lakal/saradic (9.07.2002), latino moderne (12-31.05.2002), leksventin (29.06.2002), lojban (1.06.2002), nadsat (5.08.2002), nuirn (9.07.2002), occidental (7.06.2002), olda kandar (7.06.2002), Quenya (1.06.2002), q~'u^pl! (20.06.2001), sotonok (7.06.2002), surfaria (29.06.2002), târuven (9-10.05.2002), teonaht (9.07.2002), vabungula (5.05.2002), zegzolt (5.08.2002); ĉefe Glebo & Frededrikson, pluse bruoj de Filipo en kelkaj titoloj, krom q~'u^pl! [vidu "Ni(m)FOmanio"-n]).

2006: "Idiotroniko"[redakti | redakti fonton]

La sekva albumo "Idiotroniko"[14] entenas 10 titolojn en esperanto, volapuko, otg, ro, klingon, ido kaj lingvo de Kin-dza-dza-Galaksio, kreitajn dum 2002-2006 jaroj (majstrigita la 27.12.2006) ĉefe en Kaunas (Litovio), kunlabore kun telefonaj monstroj Griĉjo & Filipo de Monopolka (nova enkarniĝo de Talonov Net) el Peterburgo (Rusio), Mitriĉ kaj "The Lowrey Symphonizer GAK-25H" el vilaĝo Ratomka (Belorusio), saksofonisto Gražvidas el Kaunas, fek-stilaj steluloj Dariukas & Žvengas el Jonava (Litovio) kaj la membroj del' samurba porno/sang-grinca bando Disforija (Arma - voĉo, sintezilo "Elektronika", Iggy - baso, Slavka - drumaro), danke al kies helpo Piĉismo sukcesis koncerti dum la 90-a UK en Vilno[15].

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Vinilo[redakti | redakti fonton]

  1. Subita Merdo (Darbouka Records, Francio). Longdaŭra disketo, verda vinilo, limigita eldono: 500 kopioj. 1998

Ko-diskoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pened Balid Yohanesa & Eksplodo (One Touch Recordings, Rusio). KDR kun ruslingva zino "Animalformaj Krakenoj En Mia Supo" #2(6), limigita kvanto: proksimume 30 kopioj. 2000
  2. Eksplodo (One Touch Rex Monopolka, Rusio). KDR. 2001
  3. Pened Balid Yohanesa (One Touch Rex Monopolka, Rusio). 3" KDR. 2002
  4. toH, tlhIngan Hol DajatlhIaH 'e' DaneH'a'? (One Touch Rex Monopolka, Rusio). 3" KDR. 2002
  5. 356-0-356 (Monopolka, Rusio). KDR. 2005
  6. Piĉismo/B.I.C.S. (Triangle Records, Rusio). KDR, 50 kopioj. 2007

Kasedoj[redakti | redakti fonton]

  1. Subita Merdo (Pterodactyl Records, Ukrajnio). Nur 110 kopioj + multaj butlegoj tutmonde. 1995
  2. Piĉismo/Invazija (Ups, Litovio). 1998
  3. Piĉismo vs. Unholy grave (Dreaming About Cannibalism Productions, Ukrajnio). Limigita kvanto: 1000 kopioj. Plenkolora kovrilo. 2000
  4. Subita Merdo/ Buĥtismo/ P.P.P. (Szarapow Sound System, Rusio & No Manipulation, Belorusio). 600 kopioj. 2003

Kompilaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Best Of Russian Punk. Volume 1 (Pterodactyl Records, Ukrajnio). 4-kaseda kesto, nur 10 kopioj. 1994
  2. Open Mind Terôr (Gürtel Tier Tapes, Svisio). Kasedo kun broŝuro. 1994
  3. Bullshit Detector 4 (Örmaal Records & Resistance Production, Svisio; Loony Tunes, SKOTIO; Mass Media Records, Usono). Duobla longdaŭra vinildisko. 1994
  4. Delirium Tremens 28 (Delirium Tremens, Svedio). Kasedo. 1994
  5. Sretna Mladost (Ill in the Head Tapes, Kroatio). Kasedo. 1994
  6. Peacedies Deathsucks 3 (Ö Production, Latvio). Kasedo. 1995
  7. Vinilkosmo Kompil'. Volumo 2 (Vinilkosmo, Francio). KD/kasedo kun broŝuro & dosiero. 1996
  8. Samtrest (Ö Production, Latvio). Kasedo. 1997
  9. Selbstverstümmbelung. Volume 1 (Imbecil Entertainment, Ukrajnio). Kasedo, 178 kopioj. 1998
  10. Trattratratarat. Volume 2 (De La Muitnieks Tapes, Latvio). Kasedo kun broŝuro. 1998
  11. Krunciņa Piedurknē 2 (E.Po Tapes, Latvio). Kasedo kun broŝuro. 1999
  12. Esperanto Subgrunde (La Blua Papilio, Brazilo & Vinilkosmo, Francio). KD kun broŝuro. 2000
  13. Chaos Core 2 (Chaos Core City Re-Core, Francio). KD kun broŝuro. 2000
  14. Partizani Betonniĥ Ĝunglej (Night of the Long Glasses Tapes, Rusio). Kasedo. 2001
  15. Da, Mi Protjorli Sveĵij Ĉesnok (Szarapow Sound System, Rusio). Kasedo kun broŝuro, 100 kopioj. 2002
  16. Saint Viit's Dances. Vol. 1 (Trumheim, Belorusio). Kasedo kun broŝuro, 30 kopioj. 2002
  17. Começo (Dhyana Records, Germanio). KDR. 2002
  18. Secondhandhaircut (Dhyana Records, Germanio). KDR. 2003
  19. dhy050 (Dhyana Records, Germanio). Longdaŭra vinildisko kun KDR, 300 kopioj/ KD, 300 kopioj. 2003
  20. Dyĥajce Volna (Belorusio). KDR. 2004
  21. Extreme Music From Russia (Susan Lawly, Britio). KD. 2004
  22. Il Programma Di Religione (Boyarm & Slight Record, Usono). KD, 500 kopioj. 2005

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.