Pianorulaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pianorulaĵonotrulaĵo estas komunikilo, kiu provizas mekanikan muzikinstrumenton per stirinformaĵoj. Estis ankaŭ la unua komunikilo, kiu povis esti produktata facile kaj kun ŝanĝiĝa muziko. Male al la antaŭe uzata stiftrulaĵojn oni povis produkti industrie kaj kopii la notrulaĵon kaj per tio disponigi al la klientoj aktualan muzikon.

Oni uzis kaj uzas notrulaĵojn ĉe „elektra piano“, ekzemple ĉe „pianolo“, ĉe orkestrionoj, kaliopoj, kermesorgenoj, gurdoj kaj - kvankam nur maloftege - ĉe aparte konstruitaj staciaj fajfilorgenoj.

M. Welte & Söhne enkonstruis en siajn orkestrionojn ekde 1883 la unuajn paperrulaĵojn[1]. Notrulaĵoj estis produktataj ekde ĉ. 1897 grandkvante. Precipe por gurdoj oni ankoraŭ nuntempe konstruas truobendojn kun aktualaj aranĝaĵoj. Nov- kaj kopipremtranĉadoj por historiaj muzikinstrumentoj estas kutimaj.

Kio ĉe notrulaĵoj estas kodita kiel truoskribo, principe ankaŭ estas elektronike konservebla. Ekde la komenco de la 1980-aj jaroj mekanikaj muzikinstrumentoj ankaŭ estas stirataj per elektronaj komponantoj. Ĉi tiuj plejparte prilaboras MIDI-datenojn, kiuj enhavas ĉiujn regfunkciojn. Trans elektromagnetaj valvoj la MIDI-informoj, selektataj de aparta programo, estas realigitaj en mekanikajn-pneŭmatikajn impulsojn. Komputilaj programoj, kiuj ebligas prilabori MIDI-dosierojn, ofte havas rigardfunkcion por la muzikdatenoj, kiu similas al la premtranĉa bildo de notrulaĵoj.

La selektado de la informoj, konservitaj en notrulaĵo, fariĝas kutime per pneŭmatika-mekanika maniero. Je tio ekzemple la atmosfera aero estas ensuĉata tra la premtranĉaj truoj kaj ekigas per premodiferenco en la interno de la valvoj stirimpulson. Alikaze la palpado okazas per la t.n. defluoprincipo (oftas en la gurdokonstruo). Je tio la premata aero (nomata vento) estas forblovata tra la truoj en la bendo. Jen ankaŭ la ekesta premdiferenco en la ventkesto kaŭzas, ke regfunkcio estas aktivata.

Post kiam komence centoj da entreprenoj en ĉi tiu ĝis post la unua mondmilito haŭsa negoco produktis notrulaĵojn de plej diversaj formatoj kaj truaĵoj, la usonaj produktantoj interkonsentiĝis en 1909 pri normo, la t.n. Buffalo Convention.


Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Elaine Obenchain: The complete catalog of Ampico Reproducing Piano rolls. New York: American Piano Co., ca.. 1977. ISBN 0960117210 ; (vergriffen / out of print).
  • Charles Davis Smith: Duo-Art piano music: a complete classified catalog of music recorded for the Duo-Art reproducing piano compiled and annotated by Charles Davis Smith. Monrovia, California, ca. 1987;(vergriffen / out of print).
  • Gerhard Dangel und Hans-W. Schmitz: Welte-Mignon-Reproduktionen / Welte-Mignon Reproductions. Gesamtkatalog der Aufnahmen für das Welte-Mignon Reproduktions-Piano 1905-1932 / Complete Library Of Recordings For The Welte-Mignon Reproducing Piano 1905-1932. Stuttgart 2006. ISBN 3-00-017110-X
  • Barbara Bryner: The piano roll: a valuable recording medium of the twentieth century. Dept. of Music, University of Utah, 2002. OCLC 50482085

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. US-Patent 287.599, Emil Welte, New York, 30. Oktober 1883 [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]