Pianosa
El Vikipedio
Pianosa (itale Isola di Pianosa) estas insulo de la Toskana insularo, en la Tirena Maro. Ĝi situas 14 km sudokcidente de Elbo (insulo).
Geografio[redakti]
Administre ĝi apartenas al subregiono Livorno, regiono Toskano, Italio. Ĝi havas la areon de 10,25 km², ĝia plej alta pinto estas en 29 m, super marnivelo.
Historio[redakti]
Ĝi estis konata en la romia epoko kiel Planasia. Augustus ekzilis tien Agrippa Postumus.
Gravaĵoj[redakti]
- Restaĵoj de vilao de Agrippa Postumus
- Ĝi estas parto de la Nacia parko Toskana insularo (itale Parco Nazionale Arcipelago Toscano).
- La vizito de la insulo fare de turistoj eblas nur post akiro de la necesaj permesiloj
- Ĝi estas imagita ejo de romano de Joseph Heller, la Catch-22