Pianosonato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pianosonato estas solosonato por piano. Ĉi tiu formo de instrumenta komponado proponas kadron por la malvolvado de muzikaj, ofte kontrastaj ideoj.[1] Ĝi estas subdividita en plurajn, ankaŭ interne struktureblajn movimentojn. Ĝi evoluis dumpase de la 17-a jarcento el aliaj muzikaj formoj kiel verkĝenro por klavarinstrumento. Sian unuan konkretan formon ĝi ricevis de Joseph Haydn. Trans 150 jaroj ĝi estis je ŝanĝioĝanta ena kaj ekstera formo unu el la centraj formoj de pianomuziko. Supro estas la pianosonatoj de Beethoven. En la romantismo ĝi ŝanĝiĝis treege laŭenhave kaj forme, pli kaj pli dissolviĝante plej malfrue per la ekesto de maltonaleco je la komenco de la 20-a jarcento. La teorian koncepton de la sonato abstraktis la muzikscienco el kelkaj verkoj, sed tiu ĉi koncepto plej ofte ne konformas kun la muzika realeco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carl Dahlhaus: Die Idee der absoluten Musik, Kassel, 1987, paĝo 109