Pianosonato n-o 30 (Beethoven)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pianosonato n-o 30 de Ludwig van Beethoven op. 109 en E-maĵoro el la jaro 1820 estas la trialasta el liaj pianosonatoj. Post la ampleksa Hammerklaviersonate op. 106 Beethoven en tiu revenis al pli malgrandaj dimensioj kaj al pli intima karaktero. Li dediĉis la sonaton al Maximiliane Brentano, filino de la longjara amikino de Beethoven, Antonie Brentano, por kiu Beethoven en 1812 jam komponis la malgrandan pianotrion B-maĵoran (verko sen opusnumero) 39. Muzike la trimovimenta verko distingiĝas per libera kaj originala traktado de la sonatformo. Ĝia pezocentro situas sur la tria movimento, variacio-movimento, kiu interpretas sian temon individue kaj pokaze laŭ tute malsama maniero.[1]

Historio de ekesto[redakti | redakti fonton]

Laborĉambro de Beethoven (laŭ Johann Nepomuk Hoechle, 1827)

La komenco de komponado de op. 109 datigeblas en la unuajn monatojn de la jaro 1820. Ĝi antaŭenigis la intertraktadojn de Beethoven kun Adolf Schlesinger, eldonisto de liaj lastaj tri sonatoj. En la pli novaj esploroj oni supozas, ke Adolf Starke petis de Beethoven verki kontribuaĵon por sia pianoantologio Wiener Pianoforteschule. Beethoven interrompis la verkadon de Missa Solemnis. Finfine li tamen proponis al Starke la bagatelojn op. 119, n-oj 7–11.[2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joseph Kerman und Alan Tyson: Beethoven. Germanigite de Annette Holoch. Metzler, 1992, ISBN 3-476-00853-3
  2. William Kindermann: Beethoven, 1995, Seite 218