Pianotrio n-ro 2 (Schubert)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schubert: Pianotrio n-ro 2 E♭-maĵora op. 100, 2-a movimento (memskribaĵo)

La pianotrio n-ro 2 E♭-maĵora por piano, violono kaj violonĉelo n-ro 2, Deutschverzeichnis D. 929 (op. 100), estas ĉambromuzika verko de Franz Schubert, unu el liaj lastaj komponaĵoj, ekestinta novembron de 1827.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La trio havas kvar movimentojn:

Allegro[redakti | redakti fonton]

Ĉeftemo:

Komenco de la unua movimento: unua temo

Flanka temo:

Komenco de la unua movimento: dua temo

Andante con moto[redakti | redakti fonton]

Temo de la malrapida movimento

  • Kiel videble je la faksimilo ĉi tiu temo sonas okton pli malalta

Scherzando. allegro moderato - Trio[redakti | redakti fonton]

Temo de la tria movimento

Allegro moderato[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu kvara movimento nefiniĝema koncizigas la antaŭajn kaj estas entute iaspeca „krona fino“.

Surdiskigoj[redakti | redakti fonton]

  • Rudolf Serkin, Adolf Busch kaj Hermann Busch, 1935.
  • Leonard Rose, Isaac Stern kaj Eugene Istomin, 1969, (Sony Records).
  • George Janzer, Arthur Grumiaux kaj Eva Czako.
  • Maurice Gendron, Yehudi Menuhin kaj Hephzibah Menuhin.
  • Beaŭ Arts Trio (Menahem Pressler, Daniel Guilet kaj Bernard Greenhouse), 1966.
  • Anner Bylsma, Vera Beths kaj Jos van Immerseel, 1996.
  • Trio Wanderer (Jean-Marc Phillips-Varjabédian, Raphaël Pidoŭ kaj Vincent Coq), 2000.

Uzado kiel filmmuziko[redakti | redakti fonton]

La verko, aparte la dua movimento, estis uzata en multaj filmmuzikoj, ekz. en la filmoj:

  • Barry Lyndon de Stanley Kubrick (1975).
  • The Hunger de Tony Scott (1983).
  • Trop belle pour toi de Bertrand Blier (1989).
  • La Pianiste de Michael Haneke, laŭ la romano de Nobel-premiito pri literaturo Elfriede Jelinek (2001).
  • L'Homme de sa vie de Zabou Breitman (2006).
  • After.Life de Agnieszka Wojtowicz-Vosloo (2009).
  • The Mechanic de Simon West (2011).

La muziko ofte estas ankaŭ uzata por televidfilmoj kaj en populara muziko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]