Piastro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piastro de Ferdinando la 4-a de Napolo (1805)

Piastro estas la nomo de malnova altvalora hispana monero. Temas pri nomo de la peso, ok-reala monero. Pro komerco, la monero kaj ties nomo disvastiĝis tra la araba kaj nordafrika mediteranea regiono. Tie oni uzis la nomon ankaŭ por aliaj grandaj arĝentaj moneroj. Ankaŭ grandaj arĝentaj moneroj de italaj ŝtatoj estis nomataj piastroj.

Piastrojn oni uzis ankaŭ en iama hispana Ameriko kaj en la Otomana Imperio. En Egiptio kaj Jordanio la nomo piastro celis submonunuon de la egipta pundo aŭ de la jordana dinaro. Cent piastroj estas unu egipta pundo.

Piastre estas slanga franca nomo de la kanada dolaro (laŭnorma franca: dollar), ankoraŭ nun foje uzata en Kebekio. En la francparolanta parto de Luiziano, Akadio, oni nomas tiel la usonan dolaron en la kaĵun-franca lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]