Picatrix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Picatrix
traktaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
vdr
LIBROJ PRI MAGIO
"Picatrix"
Portreto de mita medicinisto Asklepio, persono plurfoje citita en la libro “Picatrix”.
titolo = Picatrix
origina araba titolo = Gāyat-al-hakīm
aŭtoro = Abū- Maslama Muhammad ibn Ibrahim ibn 'Abd al-da'im al-Majrītī
dato = 10071008
dato la latinigo = 1256
ĝenro = libro pri magio
temo = okultismo, alkemio, astrologio por pliefikigi la praktikon de magio
lingvo = araba
apartaĵo = tradukita al la latina, ĝi tre vastiĝis en la malalta mezepoko kaj renesanco
nacio = Hispanio

Picatrix estas latinligva fundamente grava verko pri astrologia okultismo de la malalta mezepoko kaj renesanco

Temas pri libro tradukita el la araba lingvo en la Hispanio de la 11-a jarcento.[1] La origina titolo estas Gāyat-al-hakīm, nome La celo de la saĝulo, verkita de Abū- Maslama Muhammad ibn Ibrahim ibn 'Abd al-da'im al-Majrītī[2] devenulo de Kordovo, forpasinta en 1007-8 p.K.

Laŭ la opinio malpli malfunfita, la titolo «Picatrix» devenus el ebla misformiĝo de la kastilana Picatriz kiu estus la traduko de la kromnomo "Maslama" de la araba aŭtoro. Alia opinio diras ke Maslama estis tradukita kiel Picatrix, kiu estas ina varianto de “tiu kiu pikas” (latine picator), bazita sur la konvinko de Maslama estis ina vorta formo.[3]

Laŭ latinaj manuskriptoj la verko rezultas tradukita de arabico in hispanicum (el la araba al la hispana) en 1256 epoke de la regno de Alfonso de 10-a de Kastilio, dirita el Sabio.

La latina Picatrix enorme disvastiĝis dum la tuta malalta mezepoko kaj renesanco: ekzemplero de Picatrix ĉeestis en la biblioteko de magisto Kornelio Agrippa, sed ankaŭ de la klerulo Johano Piko de la Mirandolo kaj ankaŭ de la pia Marsilio Ficino.

Picatrix estis neniam presita, sed ĝuis grandan manuskriptan disvastiĝon laŭlonge de la 14-a kaj 16-a jarcentoj.

La libro entenas listojn de magiaj bildoj krom praktikaj konsilioj pri magio esprimitaj tra la filozofia kornico de Hermetikismo. Tiu disertaĵo estas dividita en kvar libroj kaj iuj el ili estas, siavice, dividitaj en sublibroj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Post enhavo entenanta filozofie karakterizitajn ideojn kiuj tiujn spuras jam esprimitajn en aliaj eseoj apartenantaj al la hermetikisma tradicio, kiaj la Pimandro kaj Asklepio (novplatonisma procesio de la realo el la Unuo, kontinueco de spirito kaj materio), la aŭtoro transiras al ekzameno, en la unuaj du libroj, pri al arto krei talismanojn, startante el serio da bildoj pri kiuj proponas detalan liston.[4]

En la tria libro la aŭtoro pridiskutas la korespondon de ŝtonoj, bestoj kaj plantoj kun la diversaj planedoj, signoj de la zodiako kaj partoj de homa korpo.[5]

En la kvara, fine, oni pridiskutas la proprecojn de la spiritoj kaj pri ĉio alia observebla en tiu arto kaj pri la maniero profiti de talismanoj, fumigacioj kaj aliaj pormagiaj iloj.

Referencoj al la literatura mondo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Picatrix, "inter la jaroj 1047 kaj 1051”
  2. Picatrix, pag. 11
  3. . Thomann, 'The Name Picatrix: Transcription or Translation?', in Journal of the Warburg and Courtauld Institutes, Vol. 53, (1990), pp. 289–296
  4. ”Nun en la unua libro oni pritraktas la ĉielon kaj la teron pere de la konturoj en ili ĉeestaj. En la dua oni ĝenerale parolas pri konturoj de la ĉielo, pri la movo de la oka sfero kaj pri iliaj efikoj sur tiu mondo” (Picatrix).
  5. En la tria pri proprecoj de la planedoj, pri la signoj kaj ilia konturoj kaj bildoj. Oni parolas plieksplicite pri konturoj kaj formoj en ilia vario, kaj kiel oni transiras al komunikado kun la spiritoj de la planedoj, krom pri multaj aliaj magiaj aferoj kaj ankaŭ prinekromancio. (Picatrix).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • La rinascita del paganesimo antico: contributi alla storia della cultura, Aby Warburg; raccolti da Gertrud Bing. - Firenze, La Nuova Italia, 1966. - XXXI, 438 p., [43] c. di tav. ; 25 cm.
  • Giordano Bruno e la tradizione ermetica, Frances A. Yates. - 6. ed. - Roma [ecc.], GLF Editori Laterza, 2000. - 505 p., [8]c. di tav. : ill. ; 21 cm.
  • Picatrix, a cura di Paolo Aldo Rossi, Milano, Mimesis Edizioni, 1999. ISBN 88-87231-46-X.

Warburg», 12, Leipzig-Berlin, 1933. Origina versio de la araba originaria versione critica dall'arabo

  • Ghayat al-hakim (Il fine del saggio), a cura di H. Ritter e M. Plessner, in «Studies of Warburg Institute», XXVII, London, 1962. (Traduko al la germana el la araba de Picatrix)
  • La magie arabe traditionelle, S. Matton, Paris, 1977. (Entenas francigitajn erojn de Picatrix
  • Picatrix, M. Villegas, Madrid, 1982.(Entenas hispanan tradukon de Picatrix)
  • Picatrix latinus, V. Perrone Compagni, in «Medioevo», I, 1975, pagg. 237-337
  • La magia cerimoniale nel Rinascimento, V. Perrone Compagni, in «Atti dell'Accademia di Scienze morali e politiche»,LXXXVIII, 1977, pagg. 279-330
  • David Pingree, "Some of the Sources of the Ghāyat al-hakīm", in Journal of the Warburg and Courtauld Institutes, Vol. 43, (1980), pp. 1–15.
  • Jean-Patrice Boudet, Anna Calozzo, Nicolas Weil-Parot, Images et magie, Picatrix entre Orient et Occident. Champion, 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]