Pico (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vidu pico por aliaj signifoj.

Pico
Pico vidita de Horta sur Faial
Pico vidita de Horta sur Faial
insulo
Akvejo Atlantika oceano
Insularo Acoroj
Geografia situo 38° 29′ N, 28° 22′ U (mapo)38.481111111111-28.3672222222222351Koordinatoj: 38° 29′ N, 28° 22′ U (mapo) f1
Situo de Pico
Situo de Pico

Map

Longo 42 kmf2
Larĝo 15 kmf3
Areo 447 km² f4
Plej alta loko Ponta do Pico
2 351 mf5
Loĝantaro 14 148 (2011)
32 loĝ./km²
Ĉefa loko Madalena
La alta lando de Pico en oktobro
La alta lando de Pico en oktobro
vdr
Rigardo al Pico de la insulo São Jorge

Pico [piko] ("pinta monto") estas la dua plej granda insulo de la portugala atlantika arkipelago de Acoroj (la plej granda estas São Miguel) kaj la plej granda insulo de la Mezaj Acoroj,situanta je 28º 20' okcidenta longitudo kaj 38º 30' norda latitudo.

Pico situas proksime al la insulo Faial (ĉ. 8 km for), kaj al la insulo São Jorge (ĉ. 15 km for). Ĝia areo estas 433,30 km² kaj sur la insulo vivas proksimume 15500 loĝantoj. La insulo havas longecon de ĉ. 90 km kaj larĝecon de ĉ. 20 km. Krom la haveno Madalena, kiu situas en la okcidento rekte je la alia flanko de la insulo Faial gravas iomete Lajes do Pico en la sudo kaj la haveno de São Roque.

Sur la insulo estas la plej alta monto de Portugalio, la Ponta do Pico kun alteco de 2351 metroj. La monto havas vulkanan originon. La marbordo estas tre kruta. Vidinda estas la rokaro Arco do Cachorro en la samnoma golfeto.

Post ĝia malkovro, oni nomis ĝin São Dinis. La nuna nomo venas de la alta monto, kiu finas per akra pinto (portugale pico). Pico estas la plej monteca insulo de la Acoroj. Oni ekloĝis la insulon en 1460, stabile ekde la fondo de São Mateus en 1482.

La insulo estas konata pro vinkultivado, kiu ĉefe troviĝas en ĝia okcidenta parto. La vino de la insulo ĝenerale estas ruĝa kaj peza kaj pro la vulkanceca tero ĝi havas unikan aromon. En la 19-a jarcento oni eksportis la vinon ĝis Sankt-Peterburgo. Unesko deklaris la kulturon de vinkultivado sur la insulo kiel monda heredaĵo. La vino Verdelho do Pico estas kultivata inter geometriecaj muroj en spaco inter ŝtonoj.