Piedo (poetiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pieda verso)

En klasika (precipe latina kaj greka) poetiko piedo estas la plej malgranda parto de verso, kiu estas ritme aŭtonoma, la elemento de la metriko.

La piedo baziĝas sur la longo de la vokaloj kaj povas enhavi 2 aŭ 3 silabojn.

En Esperanto ne gravas la longo de la vokaloj pri la senco. Kutime tamen la akcentataj vokaloj estas pli longaj ol la ceteraj; ankaŭ estas longaj la vokaloj antaŭ du konsonantoj en la sama vorto (krom se la dua estas "l" aŭ "r").[1] Unusilabaj vortetoj ("mi", "la" ktp) estas ofte taksataj kiel aldona silabo de la sekvanta vorto.

La piedspecon de verso difinas ĝia komenco, ne la fino. Por aldona distingo, oni diras ke verso estas "vira", se ĝia lasta silabo estas akcentita (—); alie ĝi nomiĝas "ina".

La speco de la piedoj povas ŝanĝiĝi ene de verso. Ekzemple, aleksandro konsistas el jamboj kaj amfibrakoj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj piedoj estas ("◡" = senakcenta silabo, "—" = akcentita silabo, markita grase kaj substerkita):

  • dusilabaj:
    • jambo: ◡— (ekzemplo en Esperanto: "El mia brusto nun ne saltu for." – kvin jamboj.)
    • trokeo: —◡ (ekzemplo en Esperanto: "Dormis graf' dum tempo multa." – kvar trokeoj.)
    • piriko: ◡◡
    • spondeo: —— (ekzemplo en Esperanto: san-da en "sandalo")
  • trisilabaj:
    • amfibrako: ◡—◡ (ekzemplo en Esperanto: "Tra densa mallumo briletas la celo." – tri amfibrakoj.)
    • anapesto: ◡◡— (ekzemplo en Esperanto: "Ne riproĉu la sorton, amik'" – tri anapestoj.)
    • daktilo: —◡◡ (ekzemplo en Esperanto: "Sarkas knabino en kampo kanabon." – kvar daktiloj, sed mankas unu senakcenta silabo en la kvara daktilo.)
    • tribrako: ◡◡◡
  • kvarsilabaj (malkutimaj):
    • peona piedo: —◡◡◡ ("Staras la arbeto-betuleto en kvieto" – tri kvarsilabaj piedoj kaj kvara piedo neplena: en ĝi mankas du senakcentaj silaboj) aŭ ◡—◡◡ ("Adoras li, amoras li, admiras li, suspiras li" – kvar kvarsilabaj piedoj) aŭ ◡◡—◡ ("Muzikisto-pianisto kun muziko por publiko" – kvar kvarsilabaj piedoj) aŭ ◡◡◡— ("En la ĝardeno ĉe jasmen' kun ŝamiseno mandaren'" – kvar kvarsilabaj piedoj).
    • ĥorjambo: —◡◡—

Diversaj lingvoj uzas malsamajn distingojn inter la elementoj "◡" kaj "—"; ili povas esti mallonga/longaj aŭ sen-/kunakcentaj. Akcentaj metrikoj malfacile produktas certajn piedojn, ekzemple la spondeon aŭ la tribrakon.

Notoj kaj bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. K. Kalocsaj, G. Waringhien, R. Bernard - Parnasa Gvidlibro - 3a eldono - Edistudio, 1984, p. 16.