Piedkalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evoluo de piedkalo

Piedkalo (latine: clavus), estas ofte dolora, internen kreskanta kalo (dikiĝo de la haŭto). Ĝi ofte aperas je lokoj sur la piedo kie estas premo aŭ/kaj froto sur la haŭto, pro tio formiĝas kalo. En la mezo de la piedkalo amasiĝas mortintaj haŭtrestaĵoj. Tio estas videbla pro la malhela koloro en la mezo. Ĝi estas tre dolora kaj sentiĝas kvazaŭ estas najlo en la piedo.