Piedo
El Vikipedio
Piedo estas strukturo fine de la membroj de multaj bestoj, kiu servas por la sinmoviĝo. Ĉe homoj kaj aliaj dukruraj bestoj, la esprimo "piedo" estas uzata nur por la fina parto de la suba membro (de la kruro).
Ĉe la homoj, la piedoj adaptiĝis al la rekta (vertikala) paŝado. Ili kune enhavas kvaronon de la 208 ĝis 215 ostoj en la homa korpo.
La vorto "piedo" estas ankaŭ uzata por parto de meblo, kiu apogas la meblon.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri piedo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
|
« Kapo pekas, piedoj suferas. »
|
|
« Lia animo forkuris en la pinton de la piedo. »
|
|
« Stari per unu piedo en la tombo. »
|

