Piemonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piemonto
itale Piemonte

Flago

Blazono

Flago Blazono
regiono de Italio
Kodo: PMN
Ŝtato: Italio
Areo: 25,400 km²
Ĉefurbo: Torino
Loĝantaro: 4.289.000 loĝ.
Loĝdenso: 166 loĝ./km²
Provincoj: Alessandria, Asti, Biella, Cuneo, Novara, Torino, Verbano Cusio Ossola, Vercelli
Komunumoj: listo de 1.206 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 01
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

Piemonto (itallingve Piemonte [pjemonte], kiu signifas piedon de la montoj) estas regiono de nord-okcidenta Italio. Ĝi areas 25 400 km² kaj enhavas proksimume 4,3 milionojn da loĝantoj. Ĝia ĉefurbo estas Torino. Oficiala lingvo estas la itala lingvo, sed preskaŭ duono de la loĝantaro, pli-malpli 2 milionoj, ankaŭ parolas la piemontan lingvon, kiu estas latinida lingvo fakte pli simila al la francaokcitana lingvoj ol al la norma itala.

Geografio

Fakte Piemonto triflanke estas limigata de la Alpoj, alta montoĉeno, kiu enhavas Monvison, kie fontas la rivero Po, la plej longa de Italio. Piemonto samlimas kun Svislando (norde), Aosta Valo kaj Francio (okcidente), Ligurio (sude), Lombardio kaj Emilio-Romanjo (oriente).

La regiono enhavas ok provincojn (Alessandria, Asti, Biella, Cuneo, Novara, Vercelli, Verbano Cusio Ossola kaj Torino). Aliaj gravaj urboj estas Moncalieri, Rivoli, Bardonecchia, Susa kaj Ivrea.

La Piemonta ebenaĵo estas fekunda agrara lando, kiu produktas tritikon, rizon, maizon kaj valorajn vinberojn, de kiuj devenas famaj vinoj (precipe en la provincoj de Asti, Torino, Cuneo kaj Alessandria). Tiu regiono ankaŭ enhavas plej gravajn industriajn centrojn, elstare Torino, kie estas la fabriko de aŭtomobiloj FIAT, kaj Ivrea, sidejo de la fabriko de komputiloj Olivetti.

Ĉefaj urboj

Sekvas listo de urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.

1 Torino Provinco Torino 900 500 loĝ.
2 Novaro Provinco Novara 102 600 loĝ.
3 Alessandria Provinco Alessandria 91 700 loĝ.
4 Asti Provinco Asti 73 900 loĝ.
5 Moncalieri Provinco Torino 53 300 loĝ.
6 Cuneo Provinco Cuneo 54 700 loĝ.

Eksteraj ligiloj