Pier Luigi Bersani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pier Luigi BERSANI
Pier Luigi Bersani en Agrigento.
Pier Luigi Bersani en Agrigento.
Persona informo
Pier Luigi Bersani
Naskonomo Pier Luigi Bersani
Naskiĝo 29-an de septembro 1951 (1951-09-29) (72-jaraĝa)
en Bettola
Religio ateismokatolikismo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Universitato de Bolonjo vd
Partio Itala Komunista PartioDemokrata Partio • Demokratoj de Maldekstro • Partio Demokratia de Maldekstro vd
Subskribo Pier Luigi Bersani
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloRomo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Prezidanto de Emilio-Romanjo
Dum 6-a de julio 199317-a de majo 1996
Antaŭulo Enrico Boselli
Sekvanto Antonio La Forgia
Itala Ministro pri Entrepreno, Komerco kaj Manlaborado
Dum 17-a de majo 199622-a de decembro 1999
Antaŭulo Alberto Clò
Sekvanto Enrico Letta
Itala Ministro pri Transportado kaj Ŝipirado
Dum 22-a de decembro 199911-a de junio 2001
Antaŭulo Tiziano Treu
Sekvanto Pietro Lunardi
Itala Ministro pri Ekonomia Evoluo
Dum 17-a de majo 20067-a de majo 2008
Antaŭulo Claudio Scajola
Sekvanto Claudio Scajola
Estro de la italia Demokrata Partio
Dum 25-a de oktobro 200920-a de aprilo 2013
Antaŭulo Dario Franceschini
Sekvanto Guglielmo Epifani
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pier Luigi BERSANI (naskiĝis la 29-an de septembro 1951 en Bettola) estas itala politikisto, nuntempa estro de la itala Demokrata Partio kaj jam plurfoje ministro, en la registaroj de Romano Prodi, Massimo D'Alema kaj Giuliano Amato.

Li naskiĝis en Bettola, en la provinco de Piaĉenco, la 29-an de septembro 1951, el familio de manlaboristoj. Lia patro, Giuseppe, prizorgis benzinejon. Li diplomiĝis pri filozofio en la Universitato de Bolonjo; lia diplomiĝa tezo temis pri la historio de Kristanismo, kaj aparte pri la Papo Gregorio la 1-a.

Li edziĝis en 1980 al samurbanino Daniela Ferrari; ili havas du filinojn.

Politika kariero

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Itala Komunista Partio, Demokrata Partio de la Maldekstro kaj Demokrata Partio (Italio).

Pier Luigi Bersani unue estis elektita kiel regiona konsilanto el la balota teritoria unuo de Piaĉenco kiel ano de la Itala Komunista Partio.

La 6-an de julio 1993 li estis elektita prezidanto de la regiono Emilio-Romanjo. Aprile de 1995, kiam unue la nomo de la regiona prezidanto rekte aperis sur la balotiloj, li gajnis 54% el la voĉdonoj, kaj konfirmiĝis kiel prezidanto.

De la 18-a de majo 1996 al la 22-a de decembro 1999 li rolis kiel ministro pri entreprenoj kaj komerco dum la unua registaro de Romano Prodi. De la 23-a de decembro 1999 ĝis la 3-a de junio 2001 li estis ministro pri transportado kaj ŝipirado.

Okaze de la naciaj balotoj en 2001, li iĝis ano de la malalta ĉambro de la itala parlamento. Post la eŭropuniaj balotoj en 2004 li iĝis eŭropunia parlamentano.

De la 17-a de majo 2006 al la 8-a de majo 2008 li estis ministro pri ekonomia evoluo dum la dua registaro de Romano Prodi.

En 2008, li iĝis kaŝministro pri ekonomio en la kaŝregistaro starigita de la Demokrata Partio laŭ decido de la tiama partiestro, Walter Veltroni.

En 2009, li anoncis sian kandidatiĝon kiel estro de la Demokrata Partio. Li substrekis la gravecon unuigi la katolikajn valorojn kaj tiujn de demokrata socialismo kaj socialdemokratio. Li ankaŭ substrekis, ke laŭ li civitanoj havu la rajton nomumi unuopajn parlamentanojn (kaj ne nur voĉdoni por politikaj partioj, kiuj per si mem decidas la nomojn de la parlamentanoj laŭ la kvanto da gajnitaj postenoj).

La 25-an de oktobro 2009 Bersani gajnis la balotadon en la Demokrata Partio kontraŭ la eksiĝanta partiestro Dario Franceschini kaj senatano Ignazio Marino, kaj iĝis la tria estro de la Demokrata Partio ekde ties fondiĝo. Inter la subtenantoj de lia balotada kampanjo, menciindas la iama italia ĉefministro Massimo D'Alema kaj elstaraj demokratoj Rosy Bindi, Enrico Letta kaj Livia Turco.

En 2013 ĝi ne sukcesis elekti kiel prezidanton de la Respubliko nek Franco Marini nek Romano Prodi, pro 101 parlamentanoj, kiuj ne aŭskultis lian komandon. Sekvis al Bersani Guglielmo Epifani.


Aliaj projektoj