Piergiorgio Welby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Piergiorgio Welby

Piergiorgio
Piergiorgio Welby

Persona informo
Nomo Piergiorgio Welby
Dato de naskiĝo 26-a de decembro 1945
Loko de naskiĝo Romo
Dato de morto 20-a de decembro 2006
Loko de morto Romo
Okupo
poeto kaj radikalulo, kiu luktis por rajto de eŭtanazio
Aĝo je morto 60
v  d  r
Information icon.svg

Piergiorgio Welby [pjerĝorĝo ŭelbi] (naskiĝis la 26-an de decembro 1945 en Romo, mortis la 20-an de decembro 2006 en Romo) estis itala poeto kaj radikalulo, kiu luktis por rajto de eŭtanazio

Li suferis je muskola malkonstruo, kaj vivtenis lin ekde 1997 nur spiriga aparato kaj nutrigaj maŝinoj. Li povis tiutempe komuniki nur per okulmovoj tra komputilo.

Li skribis leteron en septembro 2006 al la tiama itala prezidento, Giorgio Napolitano, en kiu li petis "pacon por la turmentata kaj kripligita korpo". Tiu letero ekigis en Italio akran diskuton pri eŭtanazio. La urba juĝistaro rifuzis lian peton la 16-an de decembro 2006, ĉar la itala leĝaro ne agnoskas eŭtanazion kiel rajton. Kelkajn tagojn poste (la 20-an de decembro 2006) la anestezia kuracisto Mario Riccio deŝaltis la spirigan aparaton, kaj tiel Welby mortis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]