Pierre-Simon Laplace
Pierre-Simon (markizo de) LAPLACE (23-a de marto 1749 – 5-a de marto 1827) estis franca matematikisto kaj astronomo.
Laplace estas unu el la plu gravaj scientistoj de la Napolea periodo. Li alportis fundamentajn kontribuojn en malsamajn kampojn, kiel matematiko, astronomio kaj teorio de probableco. Li estis unu el la plu influaj sciencistoj de sia tempo, interalie ori sia aserto de determinismo.
Laplace kreis formulon por esprimi la verŝajneco de la tagiĝo. Li diris, la verŝajneco estis el (d+1)/(d+2), kie d estas la nombro de tagoj, tagiĝis en la paseo. Laplace diris ke ĉi tiu formulo, kies nomo estis "Regulordo" (de Laplace), taŭgas en ĉiuj kazoj, kie oni nenion scias aŭ kie, aĵo kiun oni scias, oni ŝanĝis (aŭ ŝanĝos) pro aĵo kion oni ne scias.
Omaĝoj [redakti]
- La asteroido 4628 Laplace nomiĝis honore al li [1].
- Lia nomo estas unu el la 72 nomoj de scienculoj skribitaj sur la Eiffel-turo.
- Grand-oficiro de la Honora Legio.
- Markizo de Francio en 1817.
- De post 1864, estas dediĉita strato Laplace en la 5-a arondismento de Parizo, apud la Kolegio de Francio.
- En 1986, hidrografika ŝipo A 973 estis inaŭgurita kun lia nomo, por la franca nacia ŝiparo.
Referencoj [redakti]
- ↑ Schmadel, L. D.. (2003). Dictionary of Minor Planet Names, 5th rev., Berlin: Springer-Verlag. ISBN 3540002383.