Pierre Amilhau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Amilhau
Persona informo
Naskiĝo 3-a de aprilo 1793
en Tuluzo
Morto 29-a de junio 1860
en Tuluzo
Tombo cemetery of Terre Cabade vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo vd
Deputito de Haute-Garonne
Dum 1831 – 1846
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierre AMILHAU (n. la 3-an de aprilo 1793 - m. la 29-an de junio 1860) estis franca politikisto kaj juĝisto.

Unue advokato en Tuluzo, Amilhau fariĝis reĝa prokuroro en la sama urbo en 1830, kaj prezidis de 1832 ĉambron de la apelacia tribunalo de Tuluzo. Li estis nomumita kiel ĉefprezidanto de la apelacia tribunalo de Pau en 1836.

Politike, Amilhau estis elektita kiel deputito de la departemento Haute-Garonne en la periodo de la julia monarkio, de 1831 ĝis 1846. Li ĉiam restis favora al la reĝa reĝimo de Ludoviko-Filipo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Dictionnaire des Parlementaires français, Robert et Cougny (1889)