Pierre Attaignant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Attaignant
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1494 (1494-01-01)
en Douai
Morto 1-an de januaro 1552 (1552-01-01) (58-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Marie Lescallopier
Okupo
Okupo komponisto • eldonisto • muzikredaktisto • entreprenisto • presisto
vdr

Pierre ATTAIGNANT (ankaŭ: Attaingnant) (* ĉirkaŭ 1494; † ĉirkaŭ 1552) estis franca presisto de muziknotoj, muzikeldonisto, eldonisto kaj komponisto.

Branle por liuto de Attaignant en tabulatura kaj moderna notacio

Vivo[redakti | redakti fonton]

La indikoj pri lia naskiĝa kaj morta jaroj estas malsamaj, supozeble li vivis ekde 1494 ĝis 1552.

Li publikis multajn verkojn de francaj komponistoj, precipe tiam novan specon de muziko, la kanzonon. Ekde 1528 ĝis 1552 aperis pli ol 50 kanzonkolektoj. I.a. li publikis la verkojn de Pierre Passereau. Krome li publikis kelkajn „danclibrojn“. Ĉ. 1527/1528 li inventis variaĵon de la notpresado, kiu permesis presadon dum nur unu laborpaŝo. Ĉiu notsigno, ĉiun nototipon (vd. ankaŭ prestipo) ĉirkaŭis malgranda segmento de la notliniaro, tiel ke oni povis kunmeti la tutan notobildon mozaikece.

Attaignant produktis po 1000 ekzemplerojn por eldono. Per sia variaĵo de notpresado li estis pioniro kaj idealo por multaj notpresaĵoj de la 16-a kaj 17-a jarcentoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Oni ligas Attaignant kun la ekesto de la franca kanto turdiono.

  • Pariza danclibro. - Mainz : Schott. 1950 <Repr. d. Ausg. Paris 1529>
Pri tiu ĉi sono Aŭdekzemplo: Basse Danse el suito de la danclibro

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heartz, Daniel: Pierre Attaignant, royal printer of music : a historical study and bibliography catalogue. - Berkeley: Univ. of Calif. Pr., 1969. - ISBN 0-520-01563-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]