Pierre Boulle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Boulle
Oskar-premiito
Persona informo
Pierre Boulle
Naskonomo Pierre François Marie Louis Boulle
Naskiĝo 20-an de februaro 1912 (1912-02-20)
en Avignon
Morto 30-an de januaro 1994 (1994-01-30) (81-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Cimetière Saint-Véran vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Supélec vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristo • romanisto • inĝeniero • sciencfikcia verkisto vd
Aktiva dum 1950– vd
Verkado
Verkoj Le pont de la rivière Kwaï (romano) ❦
Planet of the Apes vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierre BOULLE [pjer bul] (naskiĝis la 21-an de februaro 1912 en Avignon, mortis la 31-an de januaro 1994 en Parizo) estis franca verkisto.

Pluraj verkoj de Boulle temas pri Sud-Orienta Azio, kie la aŭtoro pasigis grandan parton de sia vivo. Plej fama estas la romano Le pont de la rivière Kwaï (= La ponto trans rivero Kwai), pro kies samnoma filmscenaro Boulle en la jaro 1958 gajnis Oskaron. La verko estas pure fikcia, kvankam ĝia temo ligiĝas al reala okazo de konstruado de fervojo fare de japanoj, parte per helpo de militkaptituloj, kaj rivero Kwai vere ekzistas en la regiono. Ankaŭ lia sciencfikcia romano La planète des singes (= La planedo de la simioj) estis tre sukcese filmigita. La filmo el jaro 1968 estas multoble Oskar-premiita klasikaĵo, sed tiu de jaro 2001 pli fidele sekvas la romanon de Boulle.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]