Pierre Bourdieu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Bourdieu
Persona informo
Pierre Bourdieu
Naskonomo Pierre Félix Bourdieu
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1930 (1930-08-01)
en Denguin, Pyrénées-Atlantiques,  Francio
Morto 23-an de januaro 2002 (2002-01-23) (71-jaraĝa)
en 12-a arondismento de Parizo,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Supera normala lernejo • Lycée Louis-Barthou • Gimnazio Louis-le-Grand vd
Familio
Edz(in)o Marie-Claire Bourdieu vd
Infanoj Emmanuel Bourdieu • Laurent Bourdieu • Jérôme Bourdieu vd
Profesio
Okupo sociologo • antropologo • verkistofotistotradukisto • scienca esploristo • filozofo vd
Laborkampo sociologio vd
Doktoreca konsilisto Georges Canguilhem vd
Verkado
Verkoj Distinction ❦
Les Héritiers ❦
Reproduction in Education, Society, and Culture vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierre Félix BOURDIEU [pjɛːʀ feˈliks buʀˈdjø] (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1930 en Denguin (Atlantikaj Pireneoj), mortis la 23-an de januaro 2002 en Parizo) estis franca sociologo, kiu fine de sia vivo iĝis pro sia publika engaĝiĝo unu el la ĉefaj agantoj de la francaj intelektuloj. Lia penso konsiderinde influis la prihomajn kaj prisociajn sciencojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Familio kaj studoj[redakti | redakti fonton]

Pierre Bourdieu estis la sola filo de Albert Bourdieu, kamparana laboristo, poste poŝtoficisto en la vilaĝeto Denguin, kaj de Noémie Bourdieu naskita Duhau. Li frekventis la liceon Louis-Barthou en la urbo Pau kaj kiel bonega lernanto transiris en la jaro 1948 al la famkonata liceo Louis-le-Grand en Parizo. Poste li studis kiel ĉeffakon filozofion en la elita altlernejo Ecole Normale Supérieure (ENS) kaj atingis en 1954 la agregacion. Li studis inter aliaj logikon kaj historion de la sciencoj ĉe Gaston Bachelard kaj Georges Canguilhem, okupiĝis pri Hegel kaj skribis traktaton pri Leibniz – ĉio surfone de la ekzistadismo, kiu havis grandan signifon en la franca filozofio (Sartre).

Surterenaj esploroj en Alĝerio[redakti | redakti fonton]

Pierre Bourdieu plenumis la devigan soldatservon dum la milito en Alĝerio de 1956 ĝis 1958 kaj poste deziris daŭrigi siajn studojn en Alĝero. Tie li instruis en la filozofia fakultato kaj direktis diversajn etnologiajn esplorojn, inter aliaj en Kabilio pri la kulturo de la berberoj. Jam en 1958 aperis la unuaj publikigoj pri Alĝerio.

Esploristo kaj universitatano[redakti | redakti fonton]

Pierre Bourdieu estis asistanto de Raymond Aron de 1960 ĝis 1961 en la filozofia fakultato de la Sorbonne. Poste li instruis sociologion kiel docento en la universitato de Lille. Li okupiĝis inter aliaj pri Emile Durkheim, Max Weber kaj Alfred Schütz, pri usonaj sociologoj, pri la brita antropologio kaj pri la lingvisto Ferdinand de Saussure. Samtempe li daŭrigis siajn etnologiajn esplorojn dum la libertempoj en Alĝerio kaj publikigis tiujn studojn – parte en kunlaboro kun aliaj aŭtoroj. La etnologiaj kaj sociologiaj esplorrezultoj en Alĝerio eniris ankaŭ pli postajn publikigojn.

En 1964 li eniris la altlernejon pri socisciencoj Ecole des Hautes Etudes en Sciences Sociales (EHESS), kie li longtempe kunlaboris kun Jean-Claude Passeron. Samjare ambaŭ publikigis la verkon La iluzio de la ŝancegaleco; esploroj pri la sociologio de la klerigsistemo en Francio, kiu estigis grandan atenton en la faka publiko kaj konatigis Bourdieu kiel sociologon. Kun la helpo de Raymond Aron kaj la Ford Foundation li fondis la Centron de Eŭropa Sociologio (Centre de Sociologie Européenne, CSE).

Kolegio de Francio[redakti | redakti fonton]

Bourdieu okupis ek de 1981 katedron pri sociologio en la Kolegio de Francio (Collège de France) unu el la plej altaj pozicioj en la franca universitata sistemo. En 1985 li iĝis direktoro de la CSE kaj de la EHESS en Parizo. Samjare la ŝtatestro François Mitterrand petas lin fari proponojn pri reformo de la franca klerigsistemo.

Bourdieu estis, precipe en postaj jaroj, politika intelektulo kiu solidariĝis ekzemple kun la strikantaj fervojistoj en decembro 1995. En la jaro 1998 li subtenis la movadon de la senlaboruloj kaj estis kunfondinto de ATTAC, movado kritika pri tutmondiĝo, kaj engaĝis sin en majo 2000 por interretigo de sociaj movadoj en Eŭropo kontraŭ la novliberalismo. Vivante en la centro de la akademia povo, devenante el modesta medio, li ja kritike sintenis rilate la kondutojn kaj kutimojn de la Kolegio de Francio.

Sociologia teorio[redakti | redakti fonton]

Bourdieu estas heredanto de la klasika sociologio, sed per persona aliro li sintezis la sociologian tradicion.

De Max Weber li reprenis la gravecon rilate la simbolan dimension de la legitimeco de ĉiu dominado en la socia vivo: la ideo de la sociaj statoj iĝas en la teorio de Bourdieu la kampoj.

De Karl Marx li reprenis la koncepton de la kapitalo, ĝeneraligita al ĉiuj sociaj aktivecoj – ne plu ekskluzive al la ekonomiaj – kaj kreas la nocion de simbola kapitalo. Bourdieu rifuzis la marksisman ideon, ke la socia strukturo estas determinata per nuraj kriterioj ekonomiaj. La individuo situas rilate aliulojn laŭ la diversaj kapitaloj kiujn li posedas: ekonomiaj rimedoj, kulturaj rimedoj, sociaj rimedoj. La varieblecoj de ĉi tiuj rimedoj determinas la apartenon al socia klaso. La simbola kapitalo indikas ĝuste ĉiun formon de kapitalo rekonita en la socio. Bourdieu ellaboris la nocion de simbola kapitalo en Alĝerio observante la kabilan socion kaj konstatante ke la honoro estis pli grava ol la riĉeco.
De Emile Durkheim fine li heredis iun determinismon kaj en difinita senco iun strukturalismon pere de Marcel Mauss kaj Claude Lévi-Strauss. Inspiro por li estis ankaŭ la fenomenologio de Husserl, kiu ludas centran rolon en la pensado de Bourdieu pri la propra korpo, la dispozicioj por agado, la praktika kapablo, la neteoria aktiveco koncerne la difinon de la centra koncepto pri habitus. Fontoj de inspiro ankaŭ troviĝis ĉe Wittgenstein kaj Pascal.

Ĉefaj konceptoj[redakti | redakti fonton]

La verko de Bourdieu konsistas el trideko da libroj kaj centoj da artikoloj kiuj pritraktas grandan nombron da empiriaj objektoj. Tamen ĝi estas strukturita laŭ kelkaj gvidaj konceptoj:

  • en la centro la habitus kiel agada principo de la agantoj en la sociaj medioj;
  • socia medio dividita en kampojn kiuj konstituas konkurencajn spacojn strukturitajn ĉirkaŭ specifaj celkonfliktoj;
  • socia medio kie la simbola perforto ludas centran rolon, tio signifas la kapablon daŭrigi rilatojn de dominado kiujn ignoras tiuj kiuj ilin suferas.

La verko de Bourdieu fine kondukas al teorio de la socio kaj de grupoj ĝin konsistantaj. Ĝi intencas montri:

  1. kiel konstituiĝas la hierarkio inter la sociaj grupoj;
  2. kiel la kulturaj praktikoj okupas gravan lokon en la lukto de ĉi tiuj grupoj;
  3. kiel la lerneja sistemo ludas decidan rolon por reprodukti kaj legitimigi ĉi tiujn sociajn hierarkiojn.

Influoj kaj oponoj[redakti | redakti fonton]

La impliko de Bourdieu en la publikan spacon certigis al li renomon transpasanta la universitatajn mediojn kaj li iĝis unu el la internacie konataj intelektuloj de la dua duono de la 20-a jarcento kiel ekzemple Michel FoucaultJacques Derrida. Sed, kiel por tiuj du filozofoj, lia penso, malgraŭ ties konsiderinda influo en la sociaj sciencoj, estis vive kritikata kaj oni akuzis lin interalie pri reduktismo.

La morton de Pierre Bourdieu, la 23-an de januaro 2002, oni abunde traktis en la amasmedioj – pri kiuj li cetere havis tre kritikan sintenon – kaj estis atesto pri sia internacia rekono. Ek de la jaro 2005 la Fondaĵo Pierre Bourdieu en Ĝenevo subtenas internaciajn sciencajn kaj politikajn debatojn kaj projektojn de la diversaj prisociaj kaj prihomaj sciencoj laŭ la metodoj de Bourdieu. Kelkaj ĉefaj nocioj estas intertempe ofte uzataj en politiko, kulturo kaj sciencoj.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Les Héritiers. Les étudiants et la culture, 1964 (La heredantoj. La studentoj kaj la kulturo, kunlabore kun J.-C. Passeron)
  • La Distinction, critique sociale du jugement, 1979 (La distingo, socia kritiko de la juĝado)
  • Le Sens pratique, 1980 (La praktika kapablo)
  • La Domination masculine, 1998 (La vira dominado)
  • La Reproduction: éléments d’une théorie du système d’enseignement, 1970 (La reproduktado: elementoj de teorio pri la sistemo de la instruado, kunlabore kun J.-C. Passeron)
  • Les Règles de l’art: genèse et structure du champ littéraire, 1992 (La reguloj de la arto: genezo kaj strukturo de la literatura kampo)
  • La Misère du monde, 1993 (La mizero de la mondo)