Pierre Bovet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pierre BOVET (naskiĝis la 5-an de junio 1878 en Grandchamp, mortis la 2-an de decembro 1965 en Boudry) estis svisa pedagogo, psikologo kaj esperantisto. Li estis direktoro de la Pedagogia Instituto J. J. Rousseau en Ĝenevo.

Lia filo Daniel Bovet ricevis en 1957 la nobelpremion pri fiziologio aŭ medicino.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Psikanalizo kaj edukado (1925, ankaŭ tradukita el Esperanto al la pola)
  • Enketo pri Internacia Helplingvo (1948)