Pierre Charles Maria van de Vijver
Pierre Charles Maria van de Vijver | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de oktobro 1905 (118-jaraĝa) en Axel |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • instruisto |
Pierre Charles Maria van de VIJVER (3-a de oktobro 1905 en Axel, mortdato nekonata) estis nederlanda esperantisto kaj instruisto. Li loĝis en Geldrop.[1]
Esperanta agado[redakti | redakti fonton]
Van de Vijver esperantistiĝis en 1926. En 1927 li prizorgis artikolojn pri Esperanto en Eindhovensch Dagblad (esperante Ĵurnalo de Eindhoven). Van de Vijver estis la prezidanto de Suda Kruco kaj de Amikeco, ambaŭ iamaj nomoj de la sama Eindhoven-a sekcio de Nederlanda Katolika Esperantista Ligo, kaj membro de la ekzamena komitato. En 1937 Amikeco havis 300 anojn kaj tiel estis la plej granda sekcio de iu nederlanda Esperanto-federacio.[2] Ja estas grava noti ke aliaj urboj simple havis pli ol unu sekcio. Van de Vijver gvidis multajn kursojn en Eindhoven kaj apudaj urboj; tiujn en Esperanto partoprenas 100-130 kursanoj. Li instruis laŭ propra lernolibro, kiu plene atentas la nacilingvan gramatikon.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Stupetaro. Esperanto leerboek voor Diploma A . 2 volumoj. Eld. N. V. Lecturis, Eindhoven, 1933.
Tradukoj[redakti | redakti fonton]
- Marie Koenen. La Sunkrono. Eld. Malnova Turo, Eindhoven, 1938(?)
|
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ BS Huwelijk met Pierre Charles Maria van de Vijver (nederlande). Brabants Historisch Informatie Centrum. Alirita 2018-08-26.
- ↑ (1937-10-05) “Esperanto-Propaganda-Vergadering”, Nieuwe Venlosche courant.