Pierre Christin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pierre Christin
Persona informo
Nomo Pierre Christin
Dato de naskiĝo 27-a de julio 1938
Loko de naskiĝo Saint-Mandé
Okupo
Aĝo 76
v  d  r
Information icon.svg

Pierre Christin [Pjer kristẽ] (naskiĝis la 27-an de julio 1938 en Saint-Mandé) estas franca bildliteraturisto kaj verkisto

Lia ĉefa verko estas la scenaro de la bildstria serio de sciencfikcio: Valeriano kaj Laŭrelina.

Li studis en la pariza universitato Sorbono. Poste li iris en Usono en la 1960-aj jaroj kaj instruis pri franca literaturto en Salt Lake City. Tie, li retrovis sian amikon Jean-Claude Mézières[1]. Reveninte en Francion, ili kune verkos la unuan epizodon de Valeriano, Spactempa agento, en 1967 kiun eldonos la gazeto Pilote. Li ankaŭ kunlaboris kun Jacques Tardi, François Boucq, Enki Bilal kaj Annie Goetzinger.

Li verkis pluraj romanojn de sciencfikcio.

Li ankaŭ estas instruisto en Sorbono kaj en Institut de journalisme Bordeaux-Aquitaine (Instituto pri ĵurnalismo de Bordeaux-Akvitanio).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Kun Jean-Claude Mézières[redakti | redakti fonton]

Kun Enki Bilal[redakti | redakti fonton]

  • La Croisière des oubliés. 1975 (la krozo de la forgesitoj)
  • Le Vaisseau de pierre. 1975 (La ŝipo de stono)
  • La Ville qui n'existait pas. 1977 (La neekzistanta urbo)
  • Les Phalanges de l'Ordre Noir. 1979 (la falangoj de l'nigra ordo)
  • Partie de chasse. 1983 (Ĉasado)
  • Fins de siècle. 2006 (Jarcentaj finoj)

Kun Enki Bilal, li verkis la scenaron de la filmo - "Bunker Palace Hôtel" en 1986

Kun Jacques Tardi[redakti | redakti fonton]

  • Rumeurs sur le Rouergue. 1978 (Onidiroj en Ruergue)

Kun Annie Goetzinger[redakti | redakti fonton]

  • La Demoiselle de la Légion d'honneur. 1980 (La sinjorino de la Honora Legio)
  • La Diva et le Kriegspiel. 1981 (La kantistino kaj la militludo)
  • La Voyageuse de la petite ceinture. 1980 (La voyaĝantino de la Petite Ceinture)
  • Charlotte et Nancy. 1987
  • La Sultane blanche. 1996 (La blanka Sultanino)
  • Paquebot. 1999. (Pasaĝera ŝipo)
  • Agence Hardy – Tome 1 : Le Parfum disparu. 2001 (Agentejo Hardy - 1a parto : La malaperiĝinta parfumo)
  • Agence Hardy – Tome 2 : La Trace Pâle. 2002 (Agentejo Hardy - 2a parto : La pala spuro)
  • Agence Hardy – Tome 3 : Le Poison Rouge. 2004 (Agentejo Hardy - 3a parto : La ruĝa veneno)
  • Agence Hardy – Tome 4 : Banlieue blanche, banlieue rouge. 2005 (Agentejo Hardy - 4a parto : Blanka ĉirkaŭurbo, ruĝa ĉirkaŭurbo)
  • Agence Hardy – Tome 5 : Berlin, zone française. 2007 (Agentejo Hardy - 5a parto : Berlino : franca zono)

Kun kolektivo[redakti | redakti fonton]

  • Sério Canal-Choc 1991 - 1992 (Ŝoka Kanalo)
Serio desegnata de teamo da desegnantoj inter kiuj: Hugues Labiano, Moebius , Philippe Chapelle, Enki Bilal, Philippe Aymond, Philippe Druillet, Annie Goetzinger.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

Sciencfikcio[redakti | redakti fonton]

  • Les Prédateurs enjolivés. 1976 (La dekoraciataj predantoj)
  • Le futur est en marche arrière. 1979 (La estonteco iras reen)
  • Lininil a disparu 2009 (Lilinil malaperis) Sekvo de la aventuroj de Valeriano kaj Laŭrelina sub formo de romano.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Zac 1981
  • Rendez-vous en ville. 1994 (Rendevuo en urbo)
  • L’Or du zinc. 1998 (La oro de la drinkejo)
  • Petits Crimes contre les humanités. 2006 (Krimetoj kontraŭ la studo pri antikvaj kulturoj)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anekdote: ili renkontris unu la alian unuafoje en kelo, dum aviadila atako de la dua mondmilito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]