Pierre Christin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Christin
Persona informo
NomoPierre Christin
Dato de naskiĝo27-a de julio 1938
NaskiĝlokoSaint-Mandé
Aĝo85
Okupoj kaj profesioj
Okupojbildliteraturisto kaj verkisto
Geografio
ŜtatoFrancio
Familio
InfanoOlivier Christin, Angèle Christin [+]
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoOficiro de la Artoj kaj de la Leteroj, Prix Tournesol, Angoulême International Comics Festival René Goscinny award [+]
Retpaĝohttp://www.pierrechristin.com/index.html [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Pierre Christin ([Pjer kristẽ] ; naskiĝis la 27-an de julio 1938 en Saint-Mandé) estas franca bildliteraturisto kaj verkisto

Lia ĉefa verko estas la scenaro de la bildstria serio de sciencfikcio: Valeriano kaj Laŭrelina.

Li studis en la pariza universitato Sorbono. Poste li iris en Usono en la 1960-aj jaroj kaj instruis pri franca literaturto en Salt Lake City. Tie, li retrovis sian amikon Jean-Claude Mézières[1]. Reveninte en Francion, ili kune verkos la unuan epizodon de Valeriano, Spactempa agento, en 1967 kiun eldonos la gazeto Pilote. Li ankaŭ kunlaboris kun Jacques Tardi, François Boucq, Enki Bilal kaj Annie Goetzinger.

Li verkis pluraj romanojn de sciencfikcio.

Li ankaŭ estas instruisto en Sorbono kaj en Institut de journalisme Bordeaux-Aquitaine (Instituto pri ĵurnalismo de Bordeaux-Akvitanio).

Bibliografio

Kun Jean-Claude Mézières

Kun Enki Bilal

  • La Croisière des oubliés. 1975 (la krozo de la forgesitoj)
  • Le Vaisseau de pierre. 1975 (La ŝipo de stono)
  • La Ville qui n'existait pas. 1977 (La neekzistanta urbo)
  • Les Phalanges de l'Ordre Noir. 1979 (la falangoj de l'nigra ordo)
  • Partie de chasse. 1983 (Ĉasado)
  • Fins de siècle. 2006 (Jarcentaj finoj)

Kun Enki Bilal, li verkis la scenaron de la filmo - "Bunker Palace Hôtel" en 1986

Kun Jacques Tardi

  • Rumeurs sur le Rouergue. 1978 (Onidiroj en Ruergue)

Kun Annie Goetzinger

  • La Demoiselle de la Légion d'honneur. 1980 (La sinjorino de la Honora Legio)
  • La Diva et le Kriegspiel. 1981 (La kantistino kaj la militludo)
  • La Voyageuse de la petite ceinture. 1980 (La voyaĝantino de la Petite Ceinture)
  • Charlotte et Nancy. 1987
  • La Sultane blanche. 1996 (La blanka Sultanino)
  • Paquebot. 1999. (Pasaĝera ŝipo)
  • Agence Hardy – Tome 1 : Le Parfum disparu. 2001 (Agentejo Hardy - 1a parto : La malaperiĝinta parfumo)
  • Agence Hardy – Tome 2 : La Trace Pâle. 2002 (Agentejo Hardy - 2a parto : La pala spuro)
  • Agence Hardy – Tome 3 : Le Poison Rouge. 2004 (Agentejo Hardy - 3a parto : La ruĝa veneno)
  • Agence Hardy – Tome 4 : Banlieue blanche, banlieue rouge. 2005 (Agentejo Hardy - 4a parto : Blanka ĉirkaŭurbo, ruĝa ĉirkaŭurbo)
  • Agence Hardy – Tome 5 : Berlin, zone française. 2007 (Agentejo Hardy - 5a parto : Berlino : franca zono)

Kun kolektivo

  • Sério Canal-Choc 1991 - 1992 (Ŝoka Kanalo)
Serio desegnata de teamo da desegnantoj inter kiuj: Hugues Labiano, Moebius , Philippe Chapelle, Enki Bilal, Philippe Aymond, Philippe Druillet, Annie Goetzinger.

Romanoj

Sciencfikcio

  • Les Prédateurs enjolivés. 1976 (La dekoraciataj predantoj)
  • Le futur est en marche arrière. 1979 (La estonteco iras reen)
  • Lininil a disparu 2009 (Lilinil malaperis) Sekvo de la aventuroj de Valeriano kaj Laŭrelina sub formo de romano.

Aliaj

  • Zac 1981
  • Rendez-vous en ville. 1994 (Rendevuo en urbo)
  • L’Or du zinc. 1998 (La oro de la drinkejo)
  • Petits Crimes contre les humanités. 2006 (Krimetoj kontraŭ la studo pri antikvaj kulturoj)

Notoj kaj referencoj

  1. Anekdote: ili renkontris unu la alian unuafoje en kelo, dum aviadila atako de la dua mondmilito.

Eksteraj ligiloj

grekeOficiala paĝoj de Pierre Christin (Franca) grekepri P. Christin (Franca) grekepri P. Christin (Angla) grekepri P. Christin (Germana)