Pierre Corneille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Corneille
Persona informo
Pierre Corneille
Naskiĝo 6-an de junio 1606 (1606-06-06)
en Rueno
Morto 1-an de oktobro 1684 (1684-10-01) (78-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Eglise de Monceaux-l'Abbaye vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Alma mater Lycée Pierre-Corneille vd
Subskribo Pierre Corneille
Familio
Gefratoj Thomas Corneille • Antoine Corneille vd
Edz(in)o épouse de Corneille vd
Infanoj Pierre Corneille vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • tradukistoverkisto • poeto-juristo vd
Laborkampo literaturo vd
Aktiva dum 1625–1684 vd
Verkado
Verkoj Le Cid vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierre CORNEILLE (naskiĝis la 6-an de junio, 1606, mortis la 1-a de oktobro, 1684) estis franca dramisto de la klasika epoko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en Rouen, li kune kun sia frato Thomas Corneille akiris jezuitan edukadon. Antaŭ iĝi 20-jarulo li jam estis advokato. En la jaro 1629 li unuafoje surscenigis teatraĵojn en la Pariza teatro Marais. Instigite de la sukceso de la komedio Mélite, li ekloĝis en Parizo, studis tie juron kaj laboris poste en diversaj oficejoj de sia naskiĝurbo Rouen. Li formis parton de teamo de kvin verkistoj kiuj devis verki klasikaĵojn por Richelieu, sed por ne longe.

Grandan triumfon de la publiko, sed malaprobon de la kritikistoj Corneille akiris per sia tragikomedio Le Cid, kiu unuafoje en 1637 aperis sursceneje. Kvankam li ekteatrumi per komedio, la sukceso de Le Cid kondukis lin al tragedio post haltoparentezo. Pliaj dramoj sekvis, krome li ekokupiĝis pri la teorio de la verkado de dramoj. En la jaro 1647 Corneille iĝis ano de la Académie française.

Dum siaj lastaj vivojaroj li spertis rivalecon kontraŭ la pli sukcesa dramisto Jean Racine. Pierre Corneille mortis, malriĉa kaj venkita, en Parizo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La valoroj emfazigitaj en liaj tragedioj estas tipaj de lia epoko, kaj ankaŭ retroviĝas en la moralo de Kartezio: kuraĝo, libero konceptita kiel tiu elekti tion, kio estas la plej alta devo kaj plenumas la plej altan valoron (senkonsidere se la realaĵoj ebligas plenumon de la deziroj, se oni agis bone kaj laŭ sia pleja valoro nur tio jen estu animkontentigo), memregadon eĉ se je prezo korŝira, eĉ se tio irigas vin al morto, tial la a-vorto "Corneille-a" (france: cornélien) uziĝis pri elekto korŝira inter du devoj kontraŭantaj (ekzemple la "Cido" devas venĝi laŭ la normoj siaklasaj per duelo kaj do mortigo, ofendon farita al sia maljuna kaj kaduka patro, sed la ofendinto estas la patro de lia amatino! kion li faros? Kaj kion faros la amatino post kiam ŝia amato estos mortiginta ŝian patron?).

Corneille elprenas siajn temojn el historio, ĉefe de Romio, por havigi al siaj verkoj verŝajnecon necesan por mildigi la nerealecon de la nenormalaj situacioj al kiuj li turnas sin por starigi la akson de siaj verkoj: nome heroo fronte al destino, terura pro la escepteco de la cirkonstanco kiu stargias konflikton inter sentoj kaj honoro, kiu neeviteble sukcesas; normale la venkita sento estas amo: Le Cid, Polyeucte ktp. La malfacilaĵoj kiujn devas superi la superhoma heroo devenas el la greka tragedio, la senco de destino, la fato. El superigo de tiuj malfacilaĵoj venas la gloro de la heroo kaj la nobligo de la agado, kiu ofte enhavas ŝtatajn aferojn kaj markas grandanimecon. Corneille posedas optimisman moralon, ĉar lia heroo ĉiam finas en gloro, grando kaj bona uzado de sia libereco. La neheroa rolulo de la tragedio, la mezulo, estas montrita negative kiel maliculo aŭ mokita pro manko de spirito.

Li kultivis akaŭ komediojn kiel ekzemple Le menteur (La mensogulo), iom kopiita de La verdad sospechosa de Ruiz de Alarcón, La place royale ktp.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Mélite (1627)
  • Médée (1635)
  • L'illusion comique (1636)
  • Le Cid (1637)
  • Horace (1640)
  • Cinna (1640)
  • Polyeucte (1643)
  • Le Menteur (1643)
  • Rodogune (1644)
  • Andromède (1650)
  • Nicomède (1651)
  • Pertharite (1651)
  • Œdipe (1659)

Traktatoj[redakti | redakti fonton]

  • Trois Discours sur le poème dramatique (1660)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

El La Cido. En: Tutmonda sonoro, vol. 2., p. 344-355