Pierre Curie

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pierre CURIE (naskiĝis la 15-an de majo, 1859, mortis la 19-an de aprilo, 1906) estis pioniro en la studo de radiaktiveco. Kun sia poldevena edzino Marie Curie kaj franca fizikisto Henri Becquerel, li ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1903.

Curie naskiĝis kiel filo de protestanta kuracisto. Li vizitadis nek lernejon nek gimnazion, lernigate hejme. Tamen brile sukcesis sian licencion pri fiziko en aĝo de 18 jaroj.

Curie mortis transveturite de kaleŝo en aprilo 1906.

Esperantigita nomformo

Laŭ la PIV-oj la esperantigita nomformo estas Kurio; ĝi aperas en la PIV-aj derivaĵoj kuriterapio, kuria punkto kaj en la nomo de la ĥemia elemento kuriumo.