Pierre Dejean

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-D

Pierre DEJEAN (döĵan), franco, scienculo. Naskiĝis en la 11-a de junio 1877 en Lussaeles-Chateaux (apud Poitiers), mortis fine de 1937 aŭ komence de 1938*.

Inĝeniero, li laboris ĉe la firmo Schneider (le Creusot) ĝis 1914. Post la milito li eniris en la Universitaton. Profesoro ĉe la Scienca Fakultato en Grenoble, ktp. Sekr., poste prez. de grupoj kaj prez. de la Burgonia federacio ĝis 1912. Kreis en 1913 la sekcion de fizikistoj kaj ĥemiistoj de ISAE. En 1932 komitatano de ISAE. Fervora propagandisto. Sciencaj artikoloj en Scienca Revuo.

Fontoj

  • Nekrologan informon pri lia forpaso sen preciza dato alportis la revuo Esperanto la 15-an de februaro 1938 (n-ro 457) kaj Ĉeĥoslovaka Radiobulteno 14-an de februaro 1938, ankaŭ sen preciza dato, per jenaj vortoj: "PIERRE DEJEAN nia senlaca kunlaboranto, helpanto kaj bona amiko, forlasis nin por eterne. La estraro de la Verda stacio, kiu por ĉiam retenos samideanon Dejean en sia memoro, esprimas ĉi-loke sian sinceran kondolencon al la franca esperantistaro, perdinta en siaj vicoj unu el la plej estimataj personoj."

Eksteraj ligoj