Pierre Desproges

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Desproges
Persona informo
Naskonomo Pierre Marcel Desproges
Naskiĝo 9-a de majo 1939
en Pantin, Francio
Morto 18-a de aprilo 1980
en Parizo, Francio
Mortokialo kancero
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Carnot
Okupo
Okupo Humuristo
Verkoj Q3227813
La minute nécessaire de Monsieur Cyclopède
Q2966796
vdr

Pierre Desproges [pjɛʁ deprɔʒ], naskiĝinta la  9-an de majo 1939(nun 1939-05-09) en Pantin kaj mortinta la 18-an de aprilo 1988 en Parizo, estis franca humuristo konata pro sia nigra humuro, malkonformismo kaj absurdo.

Temoj[redakti | redakti fonton]

Pierre Desproges, konata pro sia akra humuro kaj lerta uzo de la franca lingvo, ridis pri ofte evitataj temoj, dirante, ke “eblas ridi pri ĉio, sed ne kun ĉiuj”. Inter la plej oftaj temoj estis virinoj, kancero, morto, naziismo, rasismo, kontraŭjudismo. Inter liaj ŝercoj estas:

  • Li nomas kunlaboradon en okupaciata Francio “franc-germana amikeco”, kiu estas “maniero lerni belan fremdan lingvon malmultekoste”. Li ofte ŝercas pri nazioj: “Ne eblos igi min ĉesi pensi, ke dum la lasta mondmilito, multaj judoj havis tute malamikan sintenon kontraŭ la nazia reĝimo.”
  • Li ofte mokas la kantistojn Julio Iglesias kaj Tino Rossi (“La tagon, kiam mortis Tino Rossi, mi manĝis mitulojn dufoje”).
  • Pri kancero: “Mi ne havas kanceron kaj neniam havos. Mi estas kontraŭ ĝi.” (Malgraŭ tio, li mortis pro pulma kancero.) Kaj: “Se ne ekzistus scienco, kiom el ni povus ĝui sian kanceron dum pli ol kvin jaroj?”
  • Pri armeo: “Ne senesperiĝu pri stultuloj. Per iom da trejnado eblas igi ilin militistoj.”