Pierre-Elliott Trudeau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pierre Elliott Trudeau)
La Tre Hon.
Joseph Philippe Pierre Yves Elliott Trudeau
Ĉefministro de Kanado
Persona informo
Pierre Elliott Trudeau
Naskonomo Joseph Philippe Pierre Yves Elliott Trudeau
Naskiĝo 18-an de oktobro 1919 (1919-10-18)
en Montrealo
Morto 28-an de septembro 2000 (2000-09-28) (80-jaraĝa)
en Montrealo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per prostata kanceromalsano vd
Tombo St-Rémi-de-Napierville Cemetery vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Faculté de droit de l'Université de Montréal • Londona Lernejo de Ekonomiko • John F. Kennedy School of Government • Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Collège Jean-de-Brébeuf vd
Partio Liberala Partio de Kanado vd
Subskribo Pierre-Elliott Trudeau
Familio
Dinastio Trudeau family vd
Patro Charles Trudeau vd
Patrino Grace Elliott vd
Gefratoj Charles Elliott Trudeau vd
Edz(in)o Margaret Trudeau vd
Infanoj Justin Trudeau • Alexandre Trudeau • Michel Trudeau • Sarah Coyne vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatoĵurnalistojuĝisto • taglibristo • memuaristo • juristoinstruisto vd
Aktiva en Otavo vd
15-a ĉefministro de Kanado
Dum 19681979
Antaŭulo Lester B. Pearson
Sekvanto Joe Clark
2-a periodo
Dum 19801984
Antaŭulo Joe Clark
Sekvanto John Turner
kanada justicministro
Dum 19671968
Antaŭulo Louis Cardin
Sekvanto John Turner
estro de la Liberala Partio de Kanado
Dum 1968-1984
Antaŭulo Lester Pearson
Sekvanto John Turner
kanada opoziciestro
Dum 19791980
Antaŭulo Joe Clark
Sekvanto Joe Clark
deputito por distrikto Mount Royal
Dum 19651984
Antaŭulo Alan Macnaughton
Sekvanto Sheila Finestone
prezidanto de la G8
Dum 1981
Antaŭulo Arnaldo Forlani
Sekvanto François Mitterrand
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseph Philippe Pierre Yves Elliott TRUDEAU (naskiĝis la 18-an de oktobro 1919, mortis la 28-an de septembro 2000), konata kiel Pierre Elliott TRUDEAU, estis la dekkvina Ĉefministro de Kanado de la 20-a de aprilo 1968 ĝis la 4-a de junio 1979 kaj de la 3-a de marto 1980 ĝis la 30-a de junio 1984.

Li naskiĝis en la provinco Kebekio. Post siaj studoj en jezuita lernejo Jean de Brebeuf, li studis en Universitatoj de Montrealo, Harvardo kaj Parizo, same kiel en Londono en la School of Economics (Lernejo de la Ekonomiko).

En 1944 li aniĝis kiel juristo kaj politiksciencisto en la advokata kamero de Kebekio. En 1961 ricevas li profesoran postenon en la universitato de Montrealo.

Li akiris sidlokon en la kanada malsupra ĉambro en la Liberala Partio de Kanado, en 1965. Baldaŭ li iĝis la kanada ministro pri justico. Finfine li iĝis en 1968 la 15-a ĉefministro de Kanado kaj estis kritikita pro siaj decidoj dum la Oktobra krizo. Li oficis - krom kelkaj monatoj - ĝis 1984, kiam li retiriĝis jam 65-jara kaj laboris plu kiel advokato.

Li tute retiriĝis en 2000 pro Parkinsona malsano kaj iom poste mortis je kancero. Li havis 3 filojn (Justin, Alexandre kaj Michel), el kiuj unu (Michel) mortis en lavanga akcidento en 1998.

Li batalis dum sia politika agado por la interkompreniĝo de la angla kaj franca partoj de Kanado. Tiel li iniciatis dulingvajn lernejojn, apogis la multkulturismon.

En 1984 li ricevis la pacopremion de Albert Einstein.

Ekde la 1-a de januaro de 2004, lian nomon portas la internacia flughaveno de Montrealo (Aéroport international Pierre-Elliott-Trudeau de Montréal).

el Ede[redakti | redakti fonton]

TRUDEAU, Pierre Elliott (Trüdo, Pjer-Elijot) Unu el la fondintoj de la revuo Cité Libre. Profesoro pri Juro ĉe la Université de Montréal (1961-1965). Publikigis interalie "Deux innocents en Chine rouge", "Le fédéralisme et la société canadienne-française" kaj "Les cheminements de la politique". Dum li estis ĉefministro, en 1982, la kanada konstitucio estis repatriigita al Kanado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]