Pierre Fontaine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pierre Fontaine (ĉ. 1380 – ĉ. 1450) estis franca komponisto de la transirperiodo inter la malfrua mezepoko kaj frua renesanco kaj membro de la burgonja skolo. Kvankam li estis renoma siatempe, la plejparto de lia muziko supozeble perdiĝis. Ĉiuj liaj komponaĵoj estas profanaj kanzonoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Rouen, kaj oni supozas, ke tie li ricevis sian fruan muzikan edukadon. Je 1403 li estis kantisto en la granda kaj grandioza kapelo de Filipo la kuraĝa,[1] kaj post ĝia malfondado en 1404 li iĝis kleriko ĉe s-ta Kapelo en Bourges, kie li deĵoris almenaŭ ĝis 1407.

Li estis kantisto ĉe la kortega kapelo de Burgonjo, kiam Johano la sentima, la nova duko de Burgonjo, post longa periodo de neekzisto refondis ĝin en 1415. Kiam Johano mortis en 1419, Fontaine forlasis la kapelon kaj iris al norda Italio anonte la kantistaron de la kapelo de papo Marteno la 5-a, kie li supozeble restis dum la fruaj 1420-aj jaroj. Fine de la jardeko li revenis al Burgonjo, kie li denove kantis en la kapelo, tiutempe sub Filipo la bona kaj kie li restis almenaŭ ĝis 1447. Neniu registraĵo pri lia morto postdaŭris, sed lia postsekvanto ekdeĵoris en 1451.[2]

Muziko kaj influo[redakti | redakti fonton]

Sep komponaĵoj de Fontaine transdaŭris, inkluzive ses rondeloj kaj balado, du el la tri tipoj de kanzonoj konataj kiel fiksaj formoj. Ĉiuj komponaĵoj de Fontaine estas trivoĉaj.

Tiuj ĉi pecoj enhavas kelkajn nekutimajn trajtojn. La rondelo J'ayme bien celui entenas la nekutiman instrukcion "contra tenor trompette" por la pli malalta voĉo, kio indikas, ke ĝi estas realigenda per glittrumpeto, instrumento simila al trombono. Tio ĉi ne nur estas la malofta kazo de speciala instrumento postulata por komponaĵo el la frua 15-a jarcento, sed la peco ankaŭ enhavas tonojn ekster la heksakordo, la elekto de tonoj, sur kiu limitiĝis la muziko de tiu tempo: la voĉo por "contra tenor trompette" iras malalten ĝis D sub la basklefa notsistemo. Oni sugestis, ke ne Fontaine skribis tiun ĉi voĉon, ĉar ĝi aperas nur en unu el la fontoj, en kiuj la rondelo transvivis, nome la manuskripto Escorial V.III.24.[3]

La plejparto de la komponaĵoj de Fontaine estas koncizaj: transskribo de Pastourelle en un vergier en moderna muziknotado konsistas nur el 11 taktoj.[2] La teksturo de lia muziko estas simpla kun la ĉefmelodio supre, kio tipas por profana burgonja muziko de la periodo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  1. A son plaisir volentiers serviroye (rondelo)
  2. De bien amer (rondelo)
  3. J’ayme bien celui qui s'en va (enhavas la realiginstrukcion pri uzado de glittrumpeto en l plej malalta voĉo) (rondelo)
  4. Mon cuer pleure (rondelo)
  5. Pastourelle en un vergier (balado)
  6. Pour vous tenir/Mon doulx amy
  7. Sans faire de vous departie (aparta aranĝo de ĉi tiu peco uzanta la tenoron kiel basse danse transdaŭris en manuskripto el Bruselo, kiu apartenis al Margareta de Aŭstrio, nepino de Karlo la maltima)[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wright, "Burgundy", Grove
  2. 2,0 2,1 Wright, "Pierre Fontaine", Grove
  3. Reese, p. 35.
  4. Reese, p. 36.