Pierre Jonckheer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pierre JONCKHEER (naskiĝis la 10-an de majo 1951 en Namuro) estas belga politikisto. Li membras en la Eŭropa Verda Partio kaj en ties nacia branĉo Ecolo. Dum la oficperiodo 2004 ĝis 2009, Pierre Jonckheer nome de la franclingva komunumo de Belgio estas membro de la Eŭropa Parlamento kaj vicprezidanto de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (Verduloj/ELA).