Pierre Mauroy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Mauroy, 2007

Pierre MAUROY (naskiĝis la  5-an de julio 1928(nun 1928-07-05) en Cartignies (Nord), mortis la 7-an de junio 2013 (84‑jara)) estis franca politikisto de la Socialista Partio. De 1973 ĝis 2001 li estis urbestro de Lille kaj de 1974 ĝis 1981 li estis prezidanto de la Regiona Konsilio de Nordo-Kaleza Markolo. En 1981, François Mitterrand gajnis la elektojn kiel Prezidanto de Francio, kaj Pierre Mauroy estis nomumita ĉefministro de Francio de 1981 ĝis 1984. Li estis elektita Unua Sekretario de la Socialista Partio en 1988 kaj rezignis en 1992.