Pierre Monatte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pierre MONATTE[1] (nask. la 15-an de januaro 1881 en Monlet (departemento Haute-Loire) - mort. la 27-an de junio 1960 en Parizo estis franca laboristo, preseja korektisto, sindikatisto, fondinto de la revuo "La Vie Ouvrière" (La Laborista Vivo) en 1909 kaj, en 1925, de "La Révolution prolétarienne" (La proletara Revolucio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de hufoforĝisto kaj de puntistino, Pierre Monatte studis en la kolegio de Brioude. Dekkvin-jara, li aliĝis al la socialista Junularo. Deksep-jara, li kunlaboris kun aŭvernja gazeto "Tocsin populaire du Berry et de l'Auvergne" (Popola alarmsonorado de Berry[2] kaj Aŭvernjo). Tre influis lin la legado de "Les Misérables" (La Mizeruloj) de Victor Hugo. Post abiturientiĝo, li fariĝis lernhelpanto (repetitoro) en la norda edukdistrikto, sinsekve en la urboj Dunkerque, Abbeville, Quesnoy, Condé-sur-Escaut. Li amikiĝis kun la poeto Léon Deubel kaj kun sindikataj aktivuloj de la regiono. Li legis anarkiistajn gazetojn kaj frekventis ties kunvenojn en la regiono. Li demisiis el sia laborposteno en 1902 kaj iris al Parizo. Tie li konatiĝis kun diversaj aktivuloj.

En 1904, por esti pli libera, li fariĝis preseja korektisto. Tiun profesion li praktikis ĝis 1952, i.a. ĉe la gazeto "France-Soir". En 1905, li eniris la konfederacian komitaton de la sindikato CGT (Confédération Générale du Travail - Ĝenerala Konfederacio de la Laboro)[3].

Kontraŭanto al senkondiĉa unuiĝo, li demisiis el la konfederaciaj instancoj. Ekde la Internacia Anarkiista Kongreso de Amsterdamo, en 1907, li distanciĝis de anarkiismo. En aprilo 1919, li kreis sindikatajn revoluciajn Komitatojn sine de CGT.

Li aliĝis en 1923 al la Franca Komunista Partio. Post ekskludo el la partio, kun Boris Souvarine kaj Alfred Rosmer, fine de 1924, okaze de purigo de la maldekstra alo, li fondis en januaro 1924 la revuon "La Révolution prolétarienne" (La proletara Revuo), kiu havis certan influon inter la du Mondmilitoj ĉe la sindikatistoj kaj maldekstraj aktivuloj.

Monatte sentis la neceson kontraŭstari kaj la reformismon kaj la devojiĝon de la komunismo. Li publike malaprobis la malnovan sindikaton CGT kaj ties mankon de revoluciemo, kaj la komunistajn organizojn baraktantaj en burokratio kaj diktaturo. Kun siaj kamaradoj de Proletara Revolucio, li estis inter la unuaj kiuj publike kondamnis la evoluon de la ŝtato en Sovetio. Ili ĉiuj proklamis sin kontraŭstalinistoj sed ankaŭ komunistoj. Ili kontraŭstaris la kapitalismon kaj la francan koloniismon. Per tio, ili kontribuis al ekkonsciiĝo de la sindikatoj pri la koloniaj problemoj. La situacio de Monatte kaj de ties kamaradoj estis malfacila. Atakoj venis de ĉiuj flankoj. En 1927, li titolis unu el siaj artikoloj "Solaj kontraŭ ĉiuj".

Kiam aperis la minaco pri faŝismo kaj milito, li konservis siajn internaciistajn ideojn kaj aliĝis al la sindikata Komitato de Agado kontraŭ la milito kaj la faŝismo kaj al la Komitato de vigla atento de la kontraŭfaŝistaj intelektuloj

Kiam eksplodis la Dua Mondmilito, Proletara Revolucio decidis ĉesigi la publikigon de la revuo ĉar estis neakcepteble submetiĝi al cenzuro kaj permeso. Monatte havis regulajn kontaktojn kun membroj de la rezistado kaj partoprenis en kaŝaj kunvenoj.

Malfacila estis lia pozicio post la Dua Mondmilito ĝis la fino de lia vivo kiam li konstatis la pluan ekziston de du fortoj, kiujn li kontraŭbatalis : la reformismon kaj la stalinismon.

Pierre Monatte kunlaboris kun la publikaĵoj : "Les Temps Nouveaux", "La Révolution", "La Bataille syndicaliste", "La Vie ouvrière", "L'Humanité", "La Révolution prolétarienne".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. pron. pjer monat
  2. Berry (pr. beri) estas iama franca provinco, kies ĉefurbo estis Bourges. Ĝi malaperis dum la franca Revolucio ekde de la 22-a de decembro 1789 kaj konsistigis pli malpli grandajn partojn el departementoj de la centra parto de Francio : Cher, Indre, Loiret, Loir-et-Cher.
  3. france : http://www.cgt.fr aŭ, ĉe Wikipedia : http://fr.wikipedia.org/wiki/Conf%C3%A9d%C3%A9ration_g%C3%A9n%C3%A9rale_du_travail

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • "Réflexions sur l'avenir syndical" (Pripensoj pri la sindikata estonteco). Parizo : Cahiers du Travail, 1921, 32 p.
  • "Les Commissions syndicales" (La sindikataj kimisionoj). Parizo : Librairie de l'Humanité. 1924, 16 p.
  • "Lettre aux membres du parti communiste" (Letero al la membroj de la komunista partio). 1924, 19 p.
  • "Où va la CGT ?" (Kien iras CGT ?). Parizo. 1946. 24 p.
  • "Trois scissions syndicales" (Tri sindikataj disiĝoj). Parizo : Éditions ouvrières. 1958. 256 p.
  • Préface à "Socialisme et Liberté" de F. Brupbacher (Antaŭparolo al "Socialismo kaj Libereco" de F. Brupbacher). Neuchâtel. 1955.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "Pierre Monatte : Une autre voix syndicalisme". Colette Chambelland. Parizo : Éd. de l'Atelier, kol. Part des hommes. 1999, ISBN 2708234609
  • Arkivoj Monatte deponitaj ĉe IFHS france * Franca Instituto de Sociala Historio, publikigitaj, por la esenco, fare de Colette Chambelland kaj Jean Maitron, sub la titolo : "Syndicalisme révolutionnaire et Communisme" (Revolucia Sindikatismo kaj Komunismo).
  • Les Archives Pierre Monatte" (La Arkivoj Pierre Monatte). Parizo : eld. Maspero. 1968.
  • La Révolution prolétarienne (arkivoj).

Fontoj[redakti | redakti fonton]